• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-02 16:35:24    
Kial Koizumi Junichiro reformis kabineton

cri
Posttagmeze de la 31-a de oktobro, japana ĉefministro Koizumi Junichiro finis la 3-a-fojan kabinetan reformadon. Novaj kabinetaj membroj en la samtaga gazetara konferenco esprimis, ke ili plenforte antaŭenpuŝos linion de Koizumi Junichiro.

Laŭ analizo de japanaj politikaj observantoj, ĉi-foja kabineta reformado de Koizumi Junichiro estas kun du celoj.

Unue, por kontinue antaŭenpuŝi lian linion. Depost ĉefministriĝo en 2001, Koizumi Junichiro elmetis devizon "sen reformado, ne estos ekonomia kresko". Li sin dediĉis al ekonomia struktura reformado. Tamen lia reformado estis ege malglata. Li, per diktatura politika maniero kaj figuro de firma reformanto, gajnis historian sukceson en la elekto de Ĉambro de Reprezentantoj okazinta en septembro. Sekve de tio, li realigis sian revon , nome, lia leĝprojekto pri privatigo de poŝto estis pasigita en la parlamento. Por ĝisfunde plenumi ekonomian strukturan reformadon kerne de privatigo de poŝto, en malpli ol unu jara restanta oficperiodo, Koizumi Junichiro akcelis serion da reformadoj al administracio, financo, ŝtatfunkciula sistemo, kuraca sistemo kaj pensia sistemo. Per ĉi-foja kabineta reformado, li restigis 6 kabinetajn membrojn, kiuj firmvole subtenas la reformadon pri privatigo de poŝto. Li samtempe elektis al la kabineto tiujn, kiuj subtenas lian linion.

Due, Koizumi Junichiro multfoje klare esprimis, ke li eloficiĝos en venonta septembro. Alia celo de lia ĉi-foja reformado estas por enkabinetigi kandidatojn de venonta ĉefministro preferataj de li. Li donos al ili ŝancon montri sian talenton kaj rivali por la venonta ĉefministra posteno kaj heredi lian linion. Tial, 3 el 4 kandidatoj de ĉefministro eniris en la novan kabineton post la reformado. Nur eksa ĉefa kabineta sekretario Fukuda Yasuo ne povas eniri en la novan kabineton. Juna parlamentano Abe Shinzo ĉiam subtenas fortan eksteran politikon kaj viziton de ĉefministro al Templo Yasukuni, tial li estis nomumita ĉefa kabineta sekretario en la nova kabineto. Aso Taro, subtenanta viziton de ĉefministro al Templo Yasukuni, estis nomumita eksterafera ministro. Sekve de ilia eniro en la kabineton kaj okupo de gravaj postenoj, estas antaŭvideble, ke pli kaj pli malgranda estas voĉo en la kabineto kontraŭ vizito de Koizumi Junichiro al la Templo Yasukuni. La 31-an de oktobro, Abe Shinzo esprimis en gazetara konferenco, ke same kiel ĉefministro Koizumi Junichiro, li kiel politikisto vizitis Templon Yasukuni en la pasinteco kaj li neniam ŝanĝos tion en la estonteco. Tial li montris la volon kontinue viziti Templon Yasukuni en la estonteco.

Tial, laŭ montro de specialistoj pri japana problemo, ĉi-foja kabineta reformado de Koizumi Junichiro estas por ke Abe Shinzo, Aso Taro kaj Tanigaki Sadakazu rivalu por ĉefministra posteno post eloficiĝo de Koizumi Junichiro. Nuntempe, la rilatoj de Japanio kaj aliaj aziaj landoj estas en streĉa periodo pro revizio de paca konstitucio. Se eksterafera ministro Aso Taro povos gajni frukton, li gajnos avantaĝon en la venonta elekto de ĉefministro. Samtempe, financa ministro Tanigaki Sadakazu vizaĝos al la registara financa reformado kaj imposto-pliigo al la vojo de elekto de ĉefministro. Tamen se ĉefa kabineta sekretario Abe Shinzo gajnos rimarkindan sukceson, li espereble fariĝos venonta ĉefministro de Japanio. Tamen la publiko opinias, ke estas malfacile, ke Abe Shinzo, kiel ĉefa kabineta sekretario, havu grandan sukceson. Eĉ Abe Shinzo persone esprimis, ke lia celo ne estas la venonta sed la venontvenonta ĉefministra posteno.

Kvamkam Koizumi Junichiro multfoje esprimis, ke li ne plue tenos ĉefministran postenon post la venonta septembro, tamen la japanaj amaskomunikiloj opinias, ke estas supoze, ke Koizumi Junichiro refoje ĉefministros.