• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-02 16:52:58    
Ĉinio malfermos pordon de rekta vendo (2)

cri
Unue, la du leĝoj klare difinis rektan vendon, nome la rekta vendo estas la venda maniero, ke entreprenoj varbu rektvendajn personojn, ekster fiksaj kampoj la rektvendaj personoj rekte vendu produktojn al finaj entreprenoj. Ili bezonas kontentigi 4 kondiĝojn, nome en sinsekvaj 5 jaroj ili ne havu noton pri grava kontraŭleĝa funkciado; ilia registrita kapitalo minimume atingu 80 milionojn da juanoj de renminbi; en la komenco de la korporacia instalo, ili konservu garantian fonduson je 20 milionoj da juanoj de renminbi kaj ili havu la sistemon de publikigo de informoj.

La plej kerna difino en novaj leĝoj estas ke la salajro de rektvendaj personoj estu kalkulita laŭ enspezo el produktoj rekte venditaj al konsumantoj, kaj la sumo de salajro ne superu 30% de enspezo el produktoj rekte venditaj al konsumantoj. Tio signifas, ke varbo de subuloj en la reton kaj dono de rekompenco al ili estos ĉiuflanke malpermesitaj kaj la vendado, ke la salajro kalkulita laŭ la nombro de subuloj, estas piramida vendado.

Ĉina specialisto pri rekta vendo sinjoro Yang Qian esprimis, ke la ellaboro de la leĝoj klarigis normojn de laŭleĝa rekta vendo kaj kontraŭleĝa piramida vendo.

"Por la tuta entreprena rondo kaj rektvendaj personoj, post kiam la du leĝoj estis publikigitaj, ili havas elektajn normojn kaj bazojn, ĉar en la pasinteco, rektvenda disvolvo baze troviĝis en la griza bendo, ni ne sciis, kiu estas la rektvenda entrepreno kaj kiu ne estas la rektvenda entrepreno, nek sciis, ĉu la ago estas la rektvenda ago."

La difino pri salajro en la leĝoj rompis la 'legendon', ke dank' al disvolvo de grupo oni povos subite riĉiĝi. Krom la faktoro de enspeza redukto, iuj personoj devas fari preparon kaj retiri sin el la rektvenda fako. La 'administra leĝo de rekta vendo' difinis, ke rektvendaj entreprenoj ne varbu personojn malpli ol 18-jarajn, lernantojn, instruistojn, kuracistojn, armeanojn, oficialajn laborantojn de rektvendaj entreprenoj, eksterteritoriajn personojn kaj aliajn personojn, kiuj estas malpermesitaj pri samtempa okupo de pluraj postenoj. La leĝo difinis ankaŭ, ke sen rektvenda licenco konfirmita de la ŝtato, rektvendaj personoj ne povas labori pri rektvenda ago.

Pro la rigora limigo, la estonta rekta vendo ne havos multan forton de altiro kiel antaŭe, sed ankoraŭ multaj homoj estas plenaj de fido pri la perspektivo de rekta vendo. Sinjoro Liu Xin laboris en radio kaj posedis bonan enspezon, sed antaŭ nelonge Liu Xin eksiĝis, kaj li planis labori pri rekta vendo. Liu Xin diris, ke antaŭ sia eksiĝo li atendis la ellaboron de la 'administra leĝo de rekta vendo'. Ĉar antaŭ 7 jaroj li laboris kiel kumula rektvenda persono, sed poste rekta vendo estis malpermesita. Ĉifoje li bone studis la 'administran leĝon de rekta vendo', laŭ li ankoraŭ troviĝas multaj ŝancoj en ĉi tiu fako.

"Mi trovis, ke en multaj flankoj rekta vendo konformas al disvolva tendenco, ekzemple individua servado. Mi sentis, ke mi povos akiri monon, kompreneble ĝi ne estas la afero de subita riĉiĝo, ĝi estas nur la laboro."

Por personoj, laboro pri rekta vendo bezonas reguligi la teniĝon. Por entreprenoj, eniro en la rektvendan fakon bezonas riĉan preparon. Specialistoj analizis, ke ĉiuj entreprenoj, kiuj volas peti rektan vendon, bezonas laŭ difino de rektvenda leĝo fari respondan reguligon en merkata plano, administra maniero de vendistoj, prezo de komercaĵoj kaj loĝistika modelo.

Karaj aŭskultantoj, ĵus estis la raporto: Ĉinio malfermos pordon de rekta vendo. Nun ni finu la programereton, koran dankon pro via aŭskulto!