• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-03 15:48:35    
(foto)Ĉina tendo estas fama en pakistana tertrema katastrofejo

cri


Ĉinaj kuracistoj kaj ĉinaj tendoj

Tuj post la tertremo de Pakistano, la ĉina registaro liveris grandan nombron da helpaj objektoj, inkluzive de tendoj. La bonkvalitaj kaj praktikaj objektoj estas bonvenigitaj de la lokanoj. La kuraca helpo en la hospitalo konstruita per tendoj de Ĉina Internacia Helptaĉmento igis la ĉinan tendon pli fama en pakistana tertrema katastrofejo.

Ĉina delegacio gvidata de Chen Tian, asistanto de la ministro pri komercaj aferoj konsolis kaj esploris la ĉefurbon de Kaŝmiro regata de Pakistano. La ambasadoro de Ĉinio en Pakistano Zhang Chunxiang akompanis ilin. Pakistana terarmea generalo Alii Ham komandanta savadon el katastrofo en Kaŝmiro regata de Pakistano diris, ke la tendoj donitaj de Ĉinio estas bonkvalitaj, fortikaj kaj povas preventi malvarmon. Ĉiuj homoj en la katastrofejo aplaŭdas la tendojn. La armeo kaj suferantoj feliĉas pro la ricevoj de ĉinaj tendoj.


Membroj de Ĉina Internacia Helptaĉmento

Laŭ statistiko de ĉina ambasadorejo en Pakistano, ekde la okazo de pakistana tertremo, Ĉinio jam liveris preskaŭ 7 000 tendojn al Pakistano kaj daŭre liveros 10 000 tendojn al ĝi.

Poste per helikoptero la ĉina delegacio atingis alian seriozan katastrofejon Barrakoto. Tie laboras la membroj de la dua grupo de Ĉina Internacia Helptaĉmento. La vicministro de Ĉina Ŝtata Sismologia Buroo kaj grupestro Zhao Heping diris, ke ekde la malfermo de kuraca tendo de la helptaĉmento, la ĉiu-taga nombro de la pacientoj akceptitaj multiĝas pli kaj pli. La nombro en la 30-a de oktobro estas 54, sed estas 136 en la 1-a de novembro. La helptaĉmento ankaŭ faris plennarkotan kranian operacion por iu pakistana infano. La operacio estas tre suksesa. La estro de Hospitalo de Armita Polico kaj vicgrupestro de la helptaĉmento Yang Zaocheng diris, ke tio estas la unua fojo, ke helptaĉmento faris plennarkotan operacion en la hospitalo konstruita el tendo. Tia operacio havas riskon kaj malfacilaĵon eĉ en regula operaciejo.


Kuraci pakistanan infanon

Zhao Heping diris, ke Ĉina Internacia Helptaĉmento ne nur havas hospitalon en garnizonejo, sed ankaŭ havas cirkulan hospitalon en la ekstero de la garnizonejo. Samtempe ili sendis cirkulan komercan grupon al malproksima montregiono kun maloportuna trafiko. Pakistana armeo kaj popolanoj kredas ĉinajn kuracistojn kaj volontas ricevi kuracadon en ĉina tendo. Kiam la lokanoj okazigis geedziĝan ceremonion, ili invitis la membrojn de la ĉina helptaĉmento al ĝi. Kiam pli ol 500 infanoj de katastrofejo Barrakoto okazigis unuiĝan marŝan ceremonion en la komenco de nova semestro, ili varme invitis la membrojn de ĉina helptaĉmento ĉeesti. Ili ankaŭ laŭde kriis en la ceremonio "Pakistano, Ĉinio".


Ĉinaj kuracistoj laboras en tertrema katastrofejo

La pakistanaj armeo, polico kaj loka registaro memoras ĉiujn bonajn aferojn faritajn de Ĉina Internacia Helptaĉmento. Kiam la kuraca grupo eliris por kuracado, la pakistanaj armeo kaj polico aktive liveris veturilon. La 1-an de novembro, pakistanaj policanoj gardantaj en kampadejo speciale gardostaris en iuj anguloj de la kampadejo, por ke la virinaj laborantoj de la helptaĉmento povu unuafoje baniĝi en la 4-a tago post la atingo.

En la tendo de la helptaĉmento, Chen Jian kaj Zhang Chunxiang aŭskultis la planon pri la venonta laboro de la helptaĉmento kaj esprimis, ke ili klopodos por kontentigi kelkajn postulojn de la helptaĉmento. Antaŭ la reveno al Ĉinio, la unua grupo de la helptaĉmento donacis du kuracajn tendojn kostantajn je 2,4 milionoj da juanoj de RMB al Pakistano. Ankaŭ la dua grupo de la helptaĉmento donacos la tendojn kostantajn je 5 milionoj da juanoj de RMB kaj kuracajn establaĵojn al Barrakoto post ilia reveno al Ĉinio.