• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-03 15:48:48    
Monda Animala Tago en Singapuro

cri

La 30-a de oktobro estas Monda Animala Tago en Singapuro. Kvamkam la temperaturo atingis 30 gradojn, tamen pli ol mil homoj kune kun siaj hundoj partoprenis en ĝi.

La ĉeftemo de la aktivado estas zorgi vagantajn hundojn kaj akordigi rilatojn inter dorlotbesto kaj familio. La aktivado estis ege sukcese organizita. De la 10:00 matene ĝis 6:00 vespere, senĉese okazis aktivadoj. Multe da amaskomunikiloj de Singapuro alvenis por fari intervjuon. Kiam mi ĵus atingis la hejmon, mi trovis, ke koncernaj novaĵoj estas elsenditaj de diversaj radioj. Evidente, ili alte atentis la aktivadon.

Ŝajnas, ke tiuj hundoj estas trejnitaj. Hundo-posedantoj ofte postulis sian hundon fari movon por montri obeemon de la hundo. Se la hundo bone funkciis, ĝi certe gajnis laŭdon, ekzemple, "bona knabo", "bona knabino". La medio estis varma.

Kiam mi fotis hundon, posedanto ofte postulis, ke lia hundo bone sidiĝu. Oni diris al sia hundo: Sidiĝu, la onklo estas vin fotanta. Iu posedanto eĉ diris al sia hundo: "Diru saluton". Mi estis surprizita de tio, ke hundo kuris al mi de fore. Mi pensis, ke mi havas specialan amikecon kun hundoj. Tamen la hundo pisis sur mian piedon. La posedanto estis honta pro tio, kaj ĉiam diradis pardonon al mi.

Fakte, vagantaj bestoj en Singapuro estas feliĉaj. Prenu vagantan katon apud mia hejmo kiel ekzemplon, oni alportas bestomanĝaĵon por ĝi je la 8:00 matene kaj je la 8:00 vespere. Iu ludema kato ofte alvenas malfrue. Tamen tiuj homoj ĉiam atendas ĝis la alveno de la kato aŭ iras al lokoj, kie ofte la kato aperas, kaj vokas ĝin. Mi povas ofte vidi, ke persono kune iras kun kato de fore. Mi tiam scias, ke la kato refoje alvenas malfrue hodiaŭ.