• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-03 16:29:40    
Ĉeftemo por 4-a pinta konferenco de amerikaj landoj estis fine difinita

cri

En la 4-a kaj 5-a de novembro, la 4-a pinta konferenco de amerikaj landoj okazos en la argentina ĉemara urbo Mar de Plata. Antaŭ la komenciĝo de la pinta konferenco jam aperis multaj diverĝoj inter la amerikaj landoj. Inter la diverĝoj la plej granda estas la intertraktado pri "regiono de libera komercado en Ameriko", antaŭenpuŝata de Usono.

Argentino, la gastiganta lando de ĉi-foja pinta konferenco, konsiderante la situacion de politiko, ekonomio kaj socio alfrontatan de la plejpartaj amerikaj landoj, elmetis la ĉeftemon "Plimultigu Enoficigajn Ŝancojn por Elimini Malriĉecon kaj Plifortigi Demokratian Regadon", esperante per tio ellabori korelativajn politikojn kaj konkretajn rimedojn por nuligi malriĉecon kaj plifortigi demokratian regadon.

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ekonomio de Argentino kaj kelkaj latin-amerikaj landoj rapide kreskis, tamen tio fine kaŭzis malaltan enoficiĝan proporcion, grandiĝon de la nombro de malriĉuloj kaj aliajn malbonajn faktorojn. Tiuj malbonaj faktoroj pluapaŝe influis la politikan stabilecon de tiuj latin-amerikaj landoj kaj rekte malfortigis la regadan kapablon de la registaroj de tiuj landoj. Pro tio en la prepara kunveno por la pinta konferenco, la ĉeestantaj ministroj pri eksteraj aferoj subtenis kaj pasigis la ĉeftemon por la pinta konferenco elmetitan de Argentino.

Sed la ĉeestantaj landoj havis diverĝojn rilate al tio, kiajn konkretajn rimedojn oni devas preni por plimultigi la enoficigajn ŝancojn kaj nuligi malriĉecon. Usono, kiu ĉiam pledas por starigi regionon de libera komercado en Ameriko, opinias, ke la plej bonaj vojoj por plimultigi la enoficigajn ŝancojn kaj nuligi malriĉecon estas subskribi interkonsenton pri libera komercado kaj starigi regionon de libera komercado en Ameriko. La usona delegito eĉ antaŭ la okazigo de la prepara kunveno jam esprimis, ke ĉi-foja pinta konferenco estos bona ŝanco por restartigi la intertraktadon pri regiono de libera komercado en Ameriko. Usono proponis enskribi la starigon de regiono de libera komercado en Ameriko en la Deklaracion de Mar de Plata publikigotan de la pinta konferenco. Li diris, ke "faktoj montras, ke la totala produktovaloro de tiuj landoj, kiuj subskribis la interkonsenton pri libera komercado kreskis je 0,6% en 5 jaroj post la subskribo". Li emfazis, ke la tasko de ĉi-foja pinta konferenco estas antaŭenpuŝi liberan komercadon.

Tamen aliaj amerikaj landoj havas malsaman reagon pri tiu ĉi propono de Usono. Frue en la 1-a pinta konferenco de amerikaj landoj, Usono jam elmetis la proponon por starigi regionon de libera komercado, tamen ĝis nun Usono subskribis la interkonsenton pri libera komercado nur kun Kanado, Meksikio, Ĉilio kaj aliaj landoj, kaj starigis la regionon de libera komercado en norda Ameriko. Sed la propono de Usono tute ne plaĉas al la membrolandoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato. Tiuj landoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato, kiaj Brazilo kaj Argentino, postulas, ke Usono devas unue nuligi sian agrikulturan subvencion kaj pluapaŝe malfermi sian merkaton.

Sub tia cirkonstanco usona prezidento George W. Bush sin cedis je la lasta momento, esprimante, ke Usono ne urĝu por pluapaŝe antaŭenpuŝi la starigon de regiono de libera komercado en Ameriko.