• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-03 16:32:26    
(foto)La kvin plej belaj kvartaloj de Ĉinio<1>

cri

En la lastaj tagoj, la rezulto de la juĝado, iniciatita de la gazeto Ĉina Nacia Geografio pri la plej belaj lokoj de Ĉinio estis publikigita. Laŭ la juĝado, la plej belaj kvartaloj de Ĉinio estas Gulangyu de la urbo Xiamen en la provinco Fujian, la antikva urbeto de la urbo Suzhou en la provinco Jiangsu, la historia kvartalo de Aomen, Badaguan de la urbo Qingdao en provinco Shandong kaj Shichahai en Pekino.

<1> Gulangyu de Xiamen

 

La maraero ĉirkaŭ Gulangyu estas la ĉefa parto de la golfo de Xiamen. Ĝi proksimas al la protektejoj de ĉina blanka delfeno, ardeo de la insulo Dayu ktp kaj alfrontas al la insularo de Jinmen.

Gulangyu aeras 1,78 kvadratajn kilometrojn. Pro ĝia bela pejzaĵo, oni nomas ĝin: la ĝardeno en la maro, la konstrua modelo tra la mondo, muzika vilaĝo kaj la insulo de piano. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa pejzaĵa vidindaĵejo de Ĉinio.

La marbordlinio de la insulo Gulangyu zigzagas kaj serpentas, la natura marborda plaĝo ĉirkaŭas, la diversformaj ŝtonetoj estas kvazaŭ kreitaj de Dio kaj la montaro sur la insulo ondas. La Sunluma Roko estas la simbolo de Xiamen-urbo. La fama diro pri Xiamen estas tio, ke se oni ne surgrimpus sur la Sunluman Rokon, oni ne vere vizitus al Xiamen. Printempo estas la ununura semestro de Gulangyu. Do ĉi tie prezurigas la vetero, veluras la herboj, dense ombras la arboj, pompas la floroj ,  gaje  kantas birdoj kaj freŝas la aero. La montaro brakumas maron, la natura pejzaĵo kaj artefaritaĵo harmonie kunekzistas. La Sunluma Roko, la Ĝardeno de Shuzhuang, Brila Luno kaj la Ĝardeno Yu estas la famaj kaj belaj vidindaĵoj.

Ĝardeno de Shuzhuang

La ejo, kie oni povas vidi la leviĝon de la suno en Gulangyu estas unu el la 9 tiaj ejoj de Ĉinio, kaj ĝi troviĝas en la Sunluma Roko. Frumatene, kiam la ruĝa suno elsaltas el la maro, oni povas vidi milojn kaj milojn da matenruĝoj, la maro ŝajnas tiel ruĝa ruĵo, en la nebulo la flosanta insulo purpuriĝas.

Ne troviĝas la ŝoseoj en Gulangyu, nur ekzistas pura peĉa kaj ŝtona vojetoj apud la montaro. Ambaŭ flankoj de la vojeto, verdaj arboj, floraro kaj diversformaj domoj kaj domegoj staras. 3 homoj ne povas tute ĉirkaŭbrakumi la trunkon de iu ajn el la plej grandaj banjanoj.

Ĉe la maro ekzistas ora plaĝo. En arda somero, vestite per kalsoneto aŭ bikino, viroj kaj virinoj gaje naĝas kaj sinsunumas.

 

Ĉar ekzistas multe da naturaj pejzaĵoj en Gulangyu, la respondecaj departementoj de la registaro frue alprenis kaj alprenas funkciigajn rimedojn por protekti la nacian turismejon. Escepte de la konstruadoj de la turismejoj, fabrikoj kaj la kontraŭmedia konstruaĵo estas ne permesataj konstruiĝi. La plej speciala aperaĵo estas pri tio, escepte de la turismaj aŭtoj elektraj, oni ne povas vidi ian ajn aŭton kaj certe ne povas aŭdi la bruon de trafiko en Gulagyu. Ĉar la registaro severe malpermesas la aŭtojn eniri en la insulon. Promenante sur la pura kaj bela peĉa vojo de Gulangyu, oni sentas sin vere viziti la naturan insulon belegan.