• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-04 14:05:23    
Ĉinaj diversnivelaj laboristaj sindikatoj ludas gravan rolon en protekto al leĝaj rajtoj de laboristoj (1)

cri

El disvolviĝo de la ĉina merkata ekonomio devenis entreprenoj de diversaj posedsistemoj, kio variigis la laboran rilaton de Ĉinio. Iuj entreprenoj ofte atencas rajtojn de la laboristoj por ĉasi pli multe da profito. En la nova situacio ĉinaj laboristaj sindikatoj plene ludas sian rolon. Ili aktive protektas leĝajn rajtojn de la laboristoj kaj senĉese starigas novajn sistemojn protektantajn la rajtojn. Kiam la laboristoj renkontas atencon de siaj rajtoj, ili ofte turnas sin al la sindikato por peti helpon.

Antaŭ pli ol unu jaro, 30-jara sinjoro Tong Guanghong subskribis dungokontrakton por unu jaro kun iu privata entrepreno de la urbo Yiwu de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio. La kontrakto tekstas, ke kiam la kontrakto limotempiĝos, la posedanto de tiu ĉi entrepreno unufoje pagos al Tong Guanghong unujaran salajron de pli ol 25 mil juanoj. Tamen post eksvalidiĝo de la kontrakto, la posedanto de tiu ĉi entrepreno fuĝis pro ŝuldo kaj ne pagis la salajron al Tong Guanghong. En maltrankvilo Tong Guanghong vizitis Federacion de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Yiwu. Li diris, "Kiam mi venis al la federacio, la laborantoj varme akceptis min kaj zorgeme demandis min pri mia afero. Ili konsole diris al mi, ke ili havas sufiĉan argumenton solvi la aferon."

Pro manko de leĝaj scioj al Tong Guanhong, la laborantoj de Leĝa Protekt-Centro de Laboristaj Rajtoj sub Federacio de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Yiwu zorgeme interpretis al li normojn koncernajn al la labora leĝo, helpis al li skizi apelacian tekston kaj sendi ĝin al la Arbitracia Komisiono pri Laboroj kaj Profesioj, konsistanta el Labora Administracio, Federacio de la Laboristaj Sindikatoj kaj Buroo pri Ekonomia disvolvo, de la urbo Yiwu. Post klopodo de la federacio, la apelacion akceptis la Arbitracia Komisiono. Konsiderante financan malfacilon de sinjoro Tong, la federacio akordiĝis kun koncernaj fakoj kaj nuligis lian pagon rilatan al la apelacio per la procedo de leĝa helpo.

Sinjoro Wang Yeqing, laboranto de la Leĝa Protekt-Centro de Laboristaj Rajtoj kaj unu el la membroj de la Arbitracia Komisiono, partoprenas la arbitracion de tiu ĉi kazo, reprezentante la federacion. Li diris al raportisto, "Oni ankoraŭ ne arbitraciis la kazon, tamen mi plue zorgos pri tiu ĉi afero kaj helpos al li ricevi la salajron."

En Federacio de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Yiwu de la provinco Zhejiang, raportisto vidis, ke la Leĝa Protekt-Centro de Laboristaj Rajtoj estas tre okupita organizo, ĝi konsistas el akceptejo, leĝa konsultejo, interkonsiliĝejo kaj deĵorejo de varma lineo pri leĝa protekto al la rajtoj. Sinjoro Zhao Lan, vicprezidanto de Federacio de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Yiwu, diris al raportisto, ke krom la supre menciita arbitracio pri laboraj disputoj, la centro ankaŭ servas kiel apelacia agento por la laboristoj, partoprenas en akordigo kaj solvado de laboraj disputoj, prezidas repacigon de laboraj disputoj kaj organizas trejnadon pri leĝaj scioj por la laboristoj.