• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-04 14:45:56    
Ĉinaj antikvaj turoj sorĉis francan sinjorinon (1)

cri

Antaŭ nelonge en Pekino, Franca Kultura Centro okazigis la bildan ekspozicion Misteraj Turoj de Himalajo. Post esplorado kaj klopodo de pli ol 7 jaroj, franca sinjorino Frederique Darragon registris per fotilo multajn antikvajn turojn masonitajn el ŝtono en la ĉinaj regionoj de tibetanoj kaj qiang-naciecanoj. Bildoj de la ekspozicio plastike montras antikvecon kaj misteron de la antikvaj turoj kaj ankaŭ vekis grandan atenton pri protekto al tiuj ĉi antikvaj turoj.

Sinjorino Frederique Darragon estas svelta kaj energia. De sia infanaĝo ŝi ŝtatas la ĉinan kulturon kaj deziras plimulte koni Ĉinion, tamen la ĉina kulturo estas vere grandioza kaj profunda, pro tio ŝi serĉis preferon kaj komencis sian esplorvojaĝon al Ĉinio.

En montaro de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio, dise staras antikvaj turoj, kiuj en stela formo kun pluraj anguloj estis masonitaj el ŝtono kaj altas je pli ol 20 metroj, iuj eĉ je ĉirkaŭ 50 metroj. En la antikveco oni uzis ilin rezisti kontraŭ invado de malamikoj kaj konservi nutraĵojn. De miloj da jaroj protektate kaj akompanate de tiuj ĉi turoj la lokaj vilaĝanoj vivas generacio post generacio, tamen oni tre malmulte konis la historion de tiuj ĉi misteraj turoj.

En 1996 Sinjorino Frederique Darragon veturis al Qinghai-Tibeta Altebenaĵo por esplori tibetajn antilopojn. Foje sur monta vojo pluvego baris ŝian iron, en ĉirkaŭrigardado ŝi subite trovis ĉielskrapan konstruaĵon starantan sur malproksima montdeklivo, kaj ĝuste tiu ĉi antikva turo konkeris ŝin per sia majesteco kaj aparta ĉarmo. Poste ŝi trovis multajn similajn konstruaĵojn en la provinco Sichuan, bajbara al Tibeta Aŭtonoma Regiono. Mistero kaj beleco de tiuj ĉi antikvaj turoj profunde altiris ŝin, pro tio en 1998 ŝi refoje vizitis Ĉinion kaj komencis sian esploron pri la antikvaj turoj. Parolante pri tio, ŝi diris kun ekscititeco, "La turoj estas vere raraj pejzaĝoj, sed bedaŭrinde Unesko ankoraŭ ne faris esploron pri tiu ĉi temo. Mi esperas prezenti tiujn ĉi spektaklojn al la publiko, tamen tio bezonas kuraĝecon kaj partoprenadon de multaj homoj. Ni devas malkovri tiujn ĉi ruinojn, kaj ankaŭ koni lokajn popolanojn."

Kie estas la antikvaj turoj, tie restas ŝia spuro, de 1998 ĝis nun Sinjorino Frederique Darragon konsumis plejparton de sia tempo en Tibeto kaj la provinco Sichuan. Ŝi vizitis bibliotekojn de Francio kaj aliaj landoj por serĉi koncernajn materialojn kaj tute dronis en esplorado pri la antikvaj turoj. Per skribo kaj video ŝi registris pli ol 150 antikvajn turojn, kaj akiris specimenojn de 47 antikvaj turoj, 4 civilaj loĝejoj kaj unu templo por determini ilian aĝon en usona laboratorio. Post longtempa esplorado ŝi jam fariĝis specialisto en tiu ĉi kampo. Laŭ la akiritaj specimenoj, la antikvaj turoj estis konstruitaj antaŭ 900 ĝis 1 500 jaroj. Ŝi konfirmis, ke la antikvaj turoj troviĝas ĉefe en la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la najbara provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. La turoj konstruitaj en strategiaj lokoj estis uzitaj por defensivo kaj gvato, dum tiuj troviĝantaj en vilaĝoj, riĉaj ebenaĵoj aŭ kruciĝejoj de komercaj vojoj estis uzitaj kiel konservejoj de raraĵoj. Tiu ĉi vidpunkto ricevis respekton kaj aprobon de ĉinaj arkeologoj.