• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-04 17:12:28    
Balenoptero (foto)

cri

La balenoptero (Balaenoptera physalus) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenopteredoj vivas en ĉiuj oceanoj de la terglobo, precipe en la Antarkta Oceano. La spindel-forma balenoptero longas deknaŭ ĝis dudek metrojn kaj pezas ĉirkaŭ kvindek tunojn. Ĝiaj okuloj, tre malgrandaj, troviĝas malantaŭe-supre de la buŝanguloj. La du aer-ŝprucigiloj estas sur la dorsa mezlinio antaŭ la okuloj. Ĝiaj dorsa, brusta kaj ventra naĝiloj ĉiuj estas malgrandaj. La dorso estas nigrebruna, tamen la koloro iom post iom blankiĝas ĉe la ventro. Ĉiu balenoptero havas tricent kvindek ĝis tricent sesdek bartojn longajn sepdek ĝis naŭdek centimetrojn.

Somere la balenopteroj naĝas en malvarma maro por serĉi manĝaĵojn kaj vintre naskas idojn en varmeta akvo. Estas interese, ke la balenopteroj de la suda kaj norda hemisferoj neniam kontaktiĝas unu kun alia. Ili vivas arope, moviĝas en grupoj el dek ĝis dudek kaj eĉ cent. En la Antarkta Oceano ili manĝas eŭfaŭsiojn kaj kopepodojn. Sed en la norda Pacifiko ili manĝas haringojn, rubandfiŝojn kaj eĉ sepiojn. Post ĉiu du-tri-minuta malprofunda mergado ili elakviĝas por spiri ĉirkaŭ kvin sekundojn, ŝprucigante nebulan kolonon ses ĝis dek metrojn altan. Malprofunde merginte sin kelkfoje, ili do enmergiĝas en akvon maksimume ducent metrojn profundan ĉirkaŭ dekkvin minutojn. Ili estas la plej rapidmovaj inter la misticetoj. Ili povas naĝi dudek marmejlojn ĉiuhore. Vintre ili seksumas en varmeta maro. En la pariĝa tempo la femala kaj maskla balenopteroj ĉiam moviĝas en paro. La gravedeco daŭras dekunu ĝis dekdu monatojn. La novmaskita balenoptero longas pli ol ses metrojn, maturiĝas post ok ĝis dek jaroj kaj povas vivi naŭdek ĝis cent jarojn. Ili havas gravan ekonomikan valoron.

Pro sia rapida naĝado la balenopteroj estis tre malfacile kapteblaj antaŭ la apero de moderna balenŝipo. Antaŭe la proksima maro de ĉinio abundis je balenopteroj, sed nun ĝis estas malmulte frekventita de ili.

La nigra foceno el la ordo de cetacoj kaj familio de focenedoj vivas en la marbordoj de Ĉinio kaj ĝiaj riveroj Janzi kaj Ŝjangĝjang, kaj ankaŭ en la Bonespera Kabo de la suda parto de Afriko, en Hindia Oceano, Hindio, Pakistano, la Insularo de Indonezio, marbordoj de Japanio kaj Koreio. Ĝia korpo estas malhelgriza aŭ nigra. La kapo estas ronda, muzelo mallonga kaj larĝa, okuloj malgrandaj.