• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-04 18:31:52    
Verdvosta monalo (foto)

cri

La verdvosta monalo (Lophophorus lhuysii) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas speco propra al Ĉinio. ĝi troveblas en sudorienta Ĉinghaj, Baŭŝing, Kangding, Ŭenĉŭan kaj Pingu de Siĉŭan kaj suda Gansu. Ĝi estas iom pli granda ol alispecaj monaloj. La virbirdo havas verde brilantajn verton, malsuprajn vangojn kaj orelojn kaj karmezinan okcipiton. Ĝia plumkresto kovras la nukon. La verdigran, purpuran kaj verdbluan kolorojn havas la granda parto de ĝia supra korpo. La malsupra dorso sin montras blanka. Ĝia vosto estas bluverda kaj la malsupra korpo nigra. La femala birdo sin vestas per brunaj plumoj kun makuloj helaj. Ĝia malsupra dorso estas blanka. La vosto estas kun koraj kaj brunaj transversaj makuloj helaj. Ĝia malsupra dorso estas blanka. La vosto estas kun okraj kaj brunaj transversaj makuloj. Ĝi longas sepdekses centimetrojn kaj pezas tri ĝis kvar kilogramojn kun vosto dudeksep ĝis tridek centimterojn longa.

La vivkultimoj de la verdvosta monalo similas al tiuj de aliaj monaloj. Ili loĝas en rokoriĉaj herbejoj kvarmil ĝis kvinmil super la marnivelo. Vintre ili transloĝiĝas al malaltaj lokoj. Ili agas pare aŭ grupete. Ili noktas sur pinoj aŭ inter densaj rododendraj arbedoj. Ĉe tagiĝo ili pepas per belsona voĉo. Serĉante manĝaĵon surtere, la maskla birdo ĉiam iras en fronto, dum la femala sekvas kvar ĝis kvin metrojn fore de ĝi. Ili manĝas maldikajn radikojn, bulbojn, florojn, foliojn kaj ĝermojn. Oni ne trovis ke ili prenas animalan nutraĵon. Lokanoj diris, ke la verdvosta monalo ŝatas manĝi bulbon de fritilario, kaj pro tio oni nomas ĝin ankaŭ fritilaria koko. Sate manĝinte, ili aŭ ripozas aŭ faras terbanadon al si. Ili estas singardemaj. Eĉ eta bruo aŭ movo povas veki ilian atenton: antaŭ ĉio ili levas la kapon kaj observas la ĉirkaŭon; trovinte malamikon, ili tuj fuĝas en densan arbustaron, arbaron aŭ forflugas. Aprilo kaj majo estas ilia genera tempo. Ili konstruas rondan neston en rokfendo per velkintaj branĉoj, folioj kaj aliaj, en kiu la birdino demetas tri ĝis kvin rufajn ovojn, kun grandaj kaj malgrandaj purpurbrunaj makuloj. La femala birdo kovas ovojn. Post dudekok tagoj idoj elŝeliĝas, kiuj pezas po kvardekses gramojn. La maskla birdo estas belkolora, sed malfacile bredebla sub artefaritaj kondiĉoj.