• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-07 16:46:04    
Ĉinaj diversnivelaj laboristaj sindikatoj ludas gravan rolon en protekto al leĝaj rajtoj de laboristoj(2)

cri

La urbo Yiwu de la provinco Zhejiang estas loko kun multaj laboristoj el diversaj lokoj. Sindikatoj ĉiam klopodas por rajtoj de la laboristoj, pro tio ĉiujare miloj da homoj el diversaj lokoj de Ĉinio venas al tiu ĉi malgranda urbo, fama pro siaj podetalaj komercaĵoj, por serĉi laborŝancon.

Fakte ne nur en la urbo Yiwu, sed ankaŭ en aliaj lokoj, la sindikatoj ĉiam pozitive ludas sian rolon. En Tianjin, norda municipo de Ĉinio, la lokaj sindikatoj fondis servan centron por la laboristoj. En ĝi estas pli ol cent laborantoj kaj oni funkciigas 24-horan varmlineon. La centro starigis 7 rapidagajn sistemojn pri helpo al la laboristoj kun malfaciloj, sekura produktado kaj similaj aferoj, kaj finkonstruis kompleton da informiga traktsistemo.

Sinjoro San Xiangjun, prezidanto de Federacio de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Tianjin, prezentis la laborojn de la centro al raportisto. Li diris, "Kiam aperis produktada akcidento, laborantoj de la centro tuj veturas al la lokalo, kaj videoregistras konkludon kaj solvan procezon kiel ateston por traktado de la akcidento."

Sinjoro San diris al raportisto, ke ĉiutage la serva centro ofte akceptas dekojn da petantoj, iuj el ili deziras serĉi laborpostenon, iuj petas helpon pro financa malfacilo en universitata studo de sia filo aŭ filino, aŭ pro financaj malfaciloj kaŭzitaj de aliaj kialoj. En la lastaj 3 jaroj la centro helpis al 160 miloj da laboristoj sin liberigi el malfacilo.

La regiono Xinyang de la provinco Henan troviĝas en meza Ĉinio kaj agrikulturo estas ĝia ĉefa industrio. La lastajn jarojn kun la agrikultura industriigo, en la regiono superabundas laborkapablaj homoj, pro tio la kamparanoj svarmis al urboj por serĉi laborŝancon. Laŭ informo, nun pli ol 1,4 milionoj da kamparanoj el la regiono Xinyang laboras en diversaj lokoj de Ĉinio. Por protekti la rajtojn de tiuj ĉi kamparanoj, Federacio de la Laboristaj Sindikatoj de la urbo Xinyang starigis dulokan rajtoprotektan mekanismon de la livera kaj akcepta lokoj de la laborfortoj. Sinjoro Chen Min, prezidanto de tiu ĉi federacio, diris al raportisto, "Antaŭ ol iri al urboj por serĉi laboron, la kamparanoj unue aliĝas al la sindikato laŭ koncerna leĝo, kaj ni disdonas al ili la membrecan karton. Kiam la kamparanoj venis al la akcepta loko, oni konfidas ilin al la lokaj sindikatoj, tial iliaj bazaj rajtoj estas garantiataj."

Sinjoro Chen diris, ke tri jarojn depost ekpraktikado de la duloka rajtoprotekta mekanismo la urbo Xinyang starigis rajtoprotektan reton de kvar niveloj de urbo, regiono, gubernio kaj subgubernio, helpis al la kamparanoj ricevi ŝulditan salajron je la sumo de 140 milionoj da juanoj kaj subskribi pli ol 300 mil dungokontraktojn, kaj ankaŭ kunlabore traktis nemalmultajn laborajn akcidentojn kaj kazojn pri atenco de la rajtoj.