• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-07 16:59:44    
(foto)Ĉinio stimulas alilandajn investantojn partopreni en konstruado de re-generebla energio

cri

La 7-an de novembro, ĉeestante al la 2005-ajara internacia konferenco pri re-generebla energio okazanta en Pekino, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyuan diris, ke Ĉinio volontas plifortigi ekonomian kaj teknikan kunlaborojn kun aliaj landoj en la konstruado de re-generebla energio.

Zeng Peiyan diris, ke Ĉinio estas riĉa je la re-generebla energio kaj grandega je la merkata potenciala forto. Ĉinio havas la superecon en ekspluatado kaj utiligado de akva energio, sun-energio, metano kaj aliaj re-genereblaj energioj. Laŭ la principo de reciproka utilo kaj komuna gajno, la ĉina registaro stimulas eksterajn entreprenojn investi al konstruado de alt-efikaj kaj puraj re-genereblaj energioj, kiaj vent-energio, tervarma energio kaj sun-energio, kaj kuraĝigas ilin fari vastan kunlaboron investan kaj teknikan kun ĉinaj entreprenoj ĉirilate.

Zeng Peiyan diris ankaŭ, ke en la jaro 2020, la re-generebla energio okupos ĉirkaŭ 15% en la ĉina energia strukturo.