• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-07 17:43:23    
Kial pli kaj pli furioziĝas tumulto en antaŭurbo de Parizo?

cri

La 6-an de novembro en la prezidentejo, franca prezidento Jacques Chirac prezidis ŝtatan sekurecan kunvenon kun la celo elimini la daŭran tumultadon en la antaŭurbo de Parizo. En la kunveno oni faris serion da decidoj pri plifortigo de la agado de la polico kaj plenumado de leĝoj. Laŭ la franca publika opinio, post tiu ĉi kunveno la franca registaro probable prenos pli efikajn rimedojn por kiel eble plej frue elimini tiun ĉi pli kaj pli furioziĝantan tumultan eventon.

Ĝis la 6-a de novembro, la tumulta evento kaŭzita pro tio, ke du knaboj mortis pro elektro en la antaŭurbo de Parizo, jam daŭris 11 tagojn. Laŭ la unuapaŝa statistiko de la pariza polico, dum tiu ĉi periodo en la tuta lando preskaŭ 3 500 aŭtoj estis forbruligitaj, kelkaj vendejoj, bankoj, vartenejoj estis rabitaj aŭ forbruligitaj. Tiu ĉi tumulto jam estis titolita de la francaj amaskomunikiloj kiel la "plej serioza tumulto en Francio ekde la jaro 1968".

Post la okazo de la tumulto, la franca registaro traktas tiun ĉi eventon ĉiam per firma sinteno, emfazante severe puni kontraŭleĝajn personojn kaj protekti la publikan ordon. Dum la 11 tagoj la polico pridemandis 800 personojn en la tuta lando. Krome, pli ol 20 personoj en la pariza regiono estis arestitaj kaj malliberigitaj pro partopreno en perforta agado. Samtempe la franca registaro apelaciis por dialogo kaj preno de adekvataj rimedoj por solvi la realajn problemojn de malfacilaj loĝkvartaloj. Tamen la tumulto ankoraŭ havas la tendencon de disvastiĝo. Analizistoj opinias, ke tio estas ĉefe pro jenaj kialoj.

Unue, la vera kaŭzo por la daŭra kaj pli kaj pli furioziĝanta tumulto estas la malforta plenumado de la politikoj de la franca registaro pri migrintoj, kaj tio pliseriozigis multajn sociajn problemojn, kiaj alta senlaboreca proporcio en la antaŭurbo, svarmado de malriĉaj loĝantoj kaj rasa diskriminacio.

Pro malalta naskokvanto kaj por injekti novan vivforton en la ekonomion, la franca registaro akceptis grandan kvanton da enmigrintoj, ekzemple la nombro de enmigrintaj moslemoj jam atingis 5 milionojn. Tiuj enmigrintoj havas malaltan edukitecon kaj por ili estas malfacile trovi laborpostenon en Francio kun alta senlaborula proporcio. Estas malfacile por ili kunfandiĝi en la socion. Pro tio plejparto de ili svarme loĝas en la "malriĉulaj kvartaloj" ĉirkaŭ Parizo kaj iom post iom fariĝis la "malforta grupo" de la socio.

Due, laŭ kelkaj francaj sociologoj, la alia kaŭzo de la nuna situacio estas tio, ke la polico kaj junularo en sentivaj kvartaloj havas inter si reciprokan seriozan malkonfidon unu al la alia.

Analizistoj opinias, ke nur se Francio alte atentu pri la neegaleca fenomeno en la socio kaj pri elimino de nestabiligaj faktoroj, Francio povas deradike malhelpi refojan eksplodon de similaj eventoj.