• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-07 17:50:59    
Aliancaj armeoj de Usono kaj Irako forte ĉirkaŭekstermis organizon al-Qaeda

cri

La 6-a de novembro estas la dua tago de la milita agado, nomata ferkurteno, komencita de usona armeo en Irako kaj iraka sekureca trupo ĉe la landlimo de Irako kaj Sirio. La alianca armeo de Usono kaj Irako furioze batalis kun la lokaj armitoj kaj multe da popolanoj devigite forkuris.

En la 5-a de novembro, usona armeo kaj iraka sekureca trupo komencis militan agadon, nomatan ferkurteno en la vilaĝo Husaybah, okcidente de Irako kaj proksime al siria landlimo. La usona armeo opinias, ke ĉi tiu regiono estas la ĉefa vojo de la organizo al-Qaeda por en- kaj el-iri al la rivero Eŭfrato. Ili esperas, ke tiu milita agado povu ĉesigi la en- kaj el-irejon de alilandaj armitoj kaj terorisma kapitalo kaj armea ekipaĵoj, rompi la terororganizan reton en la regiono Husaybah, fonditan de irakaj organizeroj de al-Qaeda, restarigi la sekurecon kaj stabilecon de la landlimo de Irako kaj Sirio kaj finfine bonigi la sekurecan situacion antaŭ la iraka elektado en la 15-a de decembro. La alia celo de Usono estas daŭre fortigi premon al Sirio. En la 5-a ĉi-monate la usona armeo publikigis deklaron por kondamni Sirion, ke la sekureca administrado de siria landlimo havas amason da malzorgoj, kaj ĝi ankaŭ opinias, ke profitante de la malzorgoj, la organizo al-Qaeda transportas alilandajn armitojn, kapitalojn kaj armilojn en Irakon por defendi la atakon de irakaj popolanoj kaj la alianca armeo de Usono kaj Irako.

Laŭ la raporto de Novjorka Tempo, helpate de tankoj kaj militaviadiloj, la usona armeo komencis likvidadon al la vilaĝo Husaybah en la 5-a de novembro. Rezistate de la vilaĝaj armitoj per malpezaj armiloj, la usona armeo ne povis regi la centran regionon de la vilaĝo Husaybah. En la 6-a de novembro, usona armeo en Irako diris, ke ili jam faris 9-fojajn aeratakojn al la lokoj, pri dubitaj enkaŝi armitojn, kaj bombis la aŭton, en kiu estis suspektite rezervi bombon. Nuntempe oni ne ricevis la raporton pri nombro de vunditaj aŭ mortigitaj usonaj soldatoj.

La militagado en la vilaĝo Husaybah, okazigita de la alianca armeo de Usono kaj Irako, devigis multe da loĝantoj forkuri el la hejmloko. Laŭ la diro de vidintoj, devigite levinte lignajn bastonojn, sur kiuj kunligiĝis blanka flago, iuj loĝantoj piede forkuris el la vilaĝo Husayhah, ĉar antaŭ tio la alianca armeo avertis, ke la forkurantoj per aŭtoj eble estos pafataj. La 35-jaraĝa instruisto Ahmed Mukhlef diris, ke aŭdinte la sonojn de pafiloj je la 6-a horo frumatene, li forlasis domon, aŭton kaj forkuris kun siaj edzino kaj du infanoj al la apuda vilaĝo.

La ferkurtena agado okazigita de la alianca armeo de Usono kaj Irako kaŭzis fortan malkonsenton de kelkaj sunaismaj sektoj kaj partioj. Muhsen Abdul-Hamid, prezidanto de iraka islama partio de sunaismo publikigis deklaron por oponi kontraŭ la militagado celanta ordinarajn popolanojn. La religia fondusejo de iraka sunaismo kondamnis, ke la militagado, okazigita de Usono kaj Irako nur alportas suferon al la loĝantoj en la vilaĝo Husaybah kaj ne utilas restarigi la sekurecon kaj stabilecon.

Samtempe usona armeo esprimis en la 6-a de novembro, ke 4 usonaj soldatoj mortis en la atakoj en diversaj regionoj de Irako kaj 3 usonaj soldatoj estis vunditaj. Interalie, iu usona aŭta-grupo suferas la atakon de aŭta bombo, unu irakano mortis, tri irakanoj estis vunditaj.