• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-07 20:25:13    
Ekskurso al monto Mengding (1)

cri
La teo-trinka historio de ĉinoj estas sufiĉe longa, kaj Sichuan ja estas unu el la ĉinaj lokoj, kie oni plej frue komencis planti te-arbojn. Parolante pri la teo de Sichuan, ni devas mencii la plej distingiĝan, nome la Mengshan-teon. Laŭ historia noto, antaŭ mil jaroj, la Mengshan-teo jam estis la teo tributata al la imperiestro de diversaj dinastioj. En ĉifoja programero ni konduku vin ekskursi al la hejmlando de la Mengshan-teo – la monto Mengding, kaj tie ni gustumu la bongustan Mengshan-teon.

La monto Mengding situas en la gubernio Mingshan de la urbo Ya'an de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. 15 kilometrojn veturinte el la urbo Ya'an, ni atingis la monton tegitan de sukoplenaj te-arboj. Jen estas la monto Mengding vaste konata pro produktado de teo.

Kiam ni iris laŭ ŝtonplata vojo, preterpasante la densan bambuaron, ni apenaŭ sentis, ke delikataj pluveroj nerimarkite falas sur nian korpon, tio donis al ni agrablan impreson. Kiam ni atingis la vastan kampon, la nebulo jam forŝvebis iom post iom, kaj sub la reaperinta suno, la te-arbaro ĉe la malproksima horizonto brilis je oraj radioj antaŭ niaj okuloj…

En la te-ĝardeno frekventadis montanoj kun la te-korbo sur la dorso. Plukante la teon, ili kantis la tradician te-plukan kanton.

La monto Mengding estas nomata ankaŭ Mengshan. De la 8-a jarcento, en la prospera periodo de Tang-dinastio, ĝis la lasta feŭdisma dinastio Qing en la 20-a jarcento, la Mengshan-teo ĉiam estis unu el la specialaj tributoj al la kortego. Inter la popolo cirkulas proverbo pri teo-trinkado: "Akvo el Yangzi kaj teo el Mengshan". Tio signifas, ke la plej taŭga akvo por infuzi teon estas akvo de Yangzi-rivero, kaj la plej bona teo estas la Mengshan-teo. Sed sciu, mi petas, ke la ĉi tie menciita Yangzi-rivero ne temas pri la ĉina plej longa rivero Yangzi, sed pri la fonto Zhongling de la templo Ora Monto en la urbo Zhenjiang, suda Ĉinio. De la antikveco, la akvo de la fonto Zhongling ĝuas grandan renomon, kaj laŭ la opinio de multaj homoj, la tiea akvo plej taŭgas al infuzo de teo. Tio ja signifas infuzi la plej bonan teon per la plej bona font-akvo. El tio ni povas konstati, kiel alte taksis antikvuloj pri la Mengshan-teo.

Kial la Mengshan-teo havas tiel grandan renomon? De la antikveco la monto Mengshan estas nomata "Ĉiel-truo en Okcidenta Sichuan", ĉar ĉi tie abundas pluvo kaj nebulo. Tio liveras tre bonan medion por la kreskado de te-arboj. La origino de te-plantado sur la monto Mengshan rilatas al Wu Lizhen, pioniro de la te-plantado de Ĉinio. Parolante pri tio, loka loĝanto fraŭlino Feng Xia fiere diris:

"Se temas pri teo, oni havas multon por paroli. Origine ankaŭ rizo estas sovaĝa vegetalo, kaj estis prapatro de ĉinoj Shennong, kiu enkondukis ĝin sur plantejon, poste oni ekplantis rizon ĝis nun. Same okazis ankaŭ al teo. Legendo diras, ke la prapatro Shennong eltrovis ĝin, tamen estis Wu Lizhen, kiu transformis la sovaĝan teon en la plantitan."

Laŭ historia noto, en la jaro 53 a.K, drogherba kampulo el la okcidenta Han-dinastio eltrovis la farmacian funkcion de la sovaĝa teo sur la monto Mengding, sekve li plantis 7 te-arbojn ĉe la mont-piedo. Laŭdire, malgraŭ pluvado kaj ventado dum miloj da jaroj, la 7 te-arboj ne velkis nek putriĝis. Te-folioj elkreskintaj el tiuj te-arboj estis maldikaj kaj longaj, gustis dolĉe kaj refreŝige. Oni nomis ilin "fea teo".

Sur la monto Mengding ĝis nun ekzistas te-ĝardeno nomata "Imperiestra Te-ĝardeno". Laŭdire, ĝi estis te-plantejo de Wu Lizhen siatempe.