• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-08 14:42:14    
LA UNUA SOMERA UNIVERSITATO PRI MONDIALISMO

cri
Inter la 24a kaj la 29a de julio 2006 Kultura Centro Esperantista gastigos la unuan Someran Universitaton pri Mondialismo.

La ideo ekzistas jam de longa tempo. Kiam ankorau vivis Renée Marchand, ĉiujare okazis kursoj en ŝia familia domo La Lambertie, en sudokcidenta Francio. Tiuj kursoj estis aŭtenta somera universitato, kun prelegoj kaj studgrupoj. Bedaurinde, la Instituto de Mondialismaj Studoj ĉesis organizi tiujn aranĝojn ĉe La Lambertie jam de longa tempo, kvankam la Instituto daŭre ekzistas en Belgio.

Sentiĝas do manko de taŭga formiĝo ĉe mondcivitanoj kaj mondfederistoj, hodiaŭ pli ol antaŭe. Tio validas kaj pri nia historio kaj pri la kompreno de la nunaj organizoj: ni nepre bezonas trejni homojn ekzemple al parlamenta demokratio.

La programo kunigas la iaman spiriton de La Lambertie kaj la ĉeeston de prelegantoj plej taŭgaj por doni al la aranĝo la impulson necesan por altigi la kvaliton ĉe mondialistoj. La Somera Universitato bonvenigos ĉiujn, kiuj rekonas sin mondialistoj, sen akademia antaŭkondiĉo aŭ antaŭprepara postulo.

Inter ili la invititoj estas William Pace, prezidanto de la Mondfederisma Movado, por prelego pri la Internacia Krim-Kortumo; Lucio Levi, profesoro ĉe la Universitato de Torino, por prelego pri "Kio estas federismo?"; Roger Winterhalter, prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, kiu inaŭguros prelegante pri "Domoj de la Mondcivitaneco: spertoj kaj perspektivoj"; la svisa parlamentano Remo Grysin, por resumi la jam ekzistantajn proponojn por reformo de la Unuiĝintaj Nacioj; Henri Cainaud, prelegonta pri "Mondialismo kaj ekologio: kiuj instituciaj rimedoj?"; kaj aliaj samnivelaj. Ĉiu preleganto tute libere elektos sian komunikan metodon.

Krome, ni proponos ĉiutage kurson kaj seminarion, la unuan kiel enkondukan kurson al mondialismo (historio kaj institucioj) kaj la duan pri parlamenta tekniko. Vespere, la partoprenantoj elektos inter renkontoj kun lokaj realaĵoj kaj laŭ unuopaj interesoj (ekz. la klubo "Espace Noir" en la proksima vilaĝo Saint-Imier estos alloga por anarkimondialistoj), pacifisma kinoklubo, muzika vespero.

Chaudefono estis elektita kiel sidejo de la Somera Universitato pro pluraj kialoj. Unue ĉar la ideo mem devenas el KCE. Duavice, ĉar ĝi povas garantii la interpretadon en tri laborlingvoj (franca, angla kaj Esperanto). Trie, pro la ideala laborkadro en feria tempo. Kvare, ĉar la "Urbo de Utopio", kun sia penslibera tradicio, situas en la grava pensofluo de regiono kie, interalie, okazis la unua anarkiisma kongreso (en ĉeesto de Bakunin) kaj fondiĝis la unua svisa Esperanto-grupo (jam en 1898). Tiu sentemo, karakteriza por Chaudefono, radikas en des pli fora tempo. Kiam Jean-Jacques Rousseau migris ĉi tien, li miregis ke ĉiuj kamparanoj kapablas legi kaj skribi; kaj ke ili legis la Biblion kaj la verkojn de Voltaire! Interalie, sur la spuroj de Rousseau disvolviĝos la tuttaga ekskurso.