• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-08 17:13:54    
Nova 6-flanka interparolo estas alte atentata

cri

La nova 6-flanka interparolo pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo okazos en Pekino en la 9-a de novembro. Ĉi-foja interparolo prenos la komunan deklaron publikigitan de la 4-a 6-flanka interparolo fermita en la 19-a de septembro kiel bazon kaj pluapaŝe diskutos pri la plenuma projekto de la deklaro kaj pri konkretaj problemoj atentataj de diversaj flankoj. Ĉiuj flankoj atendas atingi esencan progreson pri kernaj problemoj en ĉi-foja interparolo. Do, kiajn klopodojn faris diversaj flankoj por antaŭenpuŝi la interparolon akiri progreson? Ĉu la nova 6-flanka interparolo akiros trarompon? Ni intervjuis nian raportistinon Pan Xiaoying, kiu plurfoje partoprenis en raportado pri la 6-flanka interparolo, kaj niajn aliajn raportistojn laborantajn en Korea Respubliko, Japanio, Usono kaj Rusio.

Por prepari la 5-an 6-flankan interparolon, Ĉinio tenas oftajn kontaktojn kun la aliaj 5 flankoj. Pan Xiaoying diris:

"Post la finiĝo de la 4-a 6-flanka interparolo, ambasadoro de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj s-ro Li Bin pri aferoj de la korea duoninsulo faris sinsekvajn vizitojn respektive al Koreio, Usono kaj Korea Respubliko. Precipe menciinda estas tio, ke en la fino de oktobro ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitis Koreion kaj interŝanĝis opiniojn kun korea gvidanto Kim Jong Il. La du flankoj unuanime opinias, ke la 4-a 6-flanka interparolo akiris pozitivajn fruktojn kaj oni devas plenumi la komunan deklaron atingitan de la interparolo por daŭre klopodi por realigi la celon de sennukleigo sur la korea duoninsulo. Antaŭ nelonge ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Wu Dawei intervidiĝis kun Kenichiro Sasae, estro de la japana delegacio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la 5-a 6-flanka interparolo. Krome, Ĉinio tenas kontaktadon ankaŭ kun Rusio. Pro tio, ni povas diri, ke Ĉinio kreis tre bonan etoson por la glata irado de la 5-a 6-flanka interparolo."

La korea nuklea problemo rekte koncernas la dulandajn rilatojn inter Koreio kaj Korea Respubliko kaj la pacon sur la korea duoninsulo. Tial ankaŭ Korea Respubliko faris aktivajn kunaranĝadon kaj interpacigon pri la korea nuklea problemo. Nia raportisto en Korea Respubliko s-ro Jin Dongguang diris:

"Post la finiĝo de la 4-a 6-flanka interparolo, prezidento de Korea Respubliko Roh Moo-hyun faris telefonan interparolon respektive kun gvidantoj de koncernaj landoj. Li esprimis, ke Korea Respubliko kune kun aliaj landoj ludos indan rolon por la frua solvo de la korea nuklea problemo. Ankaŭ estro de la delegacio de Korea Respubliko por la 6-flanka interparolo vizitis Ĉinion kaj Usonon, eksplikante la porpledojn de Korea Respubliko."

Antaŭ la okazigo de la 5-a 6-flanka interparolo, ankaŭ Japanio kaj Koreio faris duflankan kontaktiĝon. Nia raportistino en Japanio Wang Yingying diris:

"En la pasinta semajno en Pekino, Koreio kaj Japanio okazigis duflankan interparolon. Tio kreis bonan etoson por la 6-flanka interparolo."

Ankaŭ Rusio esprimis bonvenigon al la 5-a 6-flanka interparolo. Nia raportisto en Rusio s-ro Li Zhongqing diris:

"Rusa Ministerio de Eksteraj Aferoj esprimis sian esperon, ke la baldaŭ okazonta 5-a 6-flanka interparolo trovos ireblan vojon por la plenumado de la komuna deklaro."