• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-08 17:18:00    
La 15-a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj (foto)

cri

En la 21-a de oktobro en la ĉina antikva urbo Xi'an, la 5-taga 15-a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj faligis kurtenon kaj la kongreso aprobis pri protekto de najbara medio proksima al antikvaj restaĵoj kaj ruinoj kaj samtempe eksponas atingon de Ĉinio en protekto de antikvaj restaĵoj kaj ruinoj.

Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj estas neregistara organizo en kampo de protekto de mondaj antikvaj restaĵoj kaj ruinoj, estas oficiala konsultiĝa institucio de Komisiono de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO kaj ludas gravan rolon por fari kontroladon kaj diskutadon pri mondaj kulturaj heredaĵoj. La organizo okazigas plenan kongreson en ĉiu tria jaro. En 1993 Ĉinio aliĝis al la konsilio kaj fondis ĉinan komisionon de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj. Tio estas la unua fojo, ke la konsilio okazigis kongreson en Ĉinio. Ĉirkaŭ 1 000 reprezentantoj el 85 landoj kaj regionoj partoprenis en la kongreso.

La urbo Xi'an estas ĉina fama antikva urbo kaj tie ekzistis 13 dinastioj kaj troviĝas multaj monde konataj historiaj restaĵoj. Tio, ke oni trovis terakotajn militistojn kaj ĉevalojn de antaŭ 2 200 jaroj, estas grava malkovro en la 20-a jarcento. Prezidanto de la konsilio sinjoro Michael Petzet opinias, ke preno de la urbo Xi'an kiel gastiganta urbo estas bona elekto. Li diris:

"La urbo Xi'an ludis gravan rolon en procezo de homara historio kaj okupas gravan pozicion. Ne troviĝas komparebla urbo en la mondo. Tie la 1-a imperiestro de la dinastio Qin fondis solenan imperion kaj li ankaŭ establis subteran gigantan maŭzoleon. Tio estas grava historia heredaĵo de la urbo Xi'an. Cetere en la urbo Xi'an troviĝas ankaŭ multe da kulturaj heredaĵoj, precipe maŭzoleoj de la dinastio Tang. La maŭzoleoj devas esti metitaj en liston de mondaj kulturaj heredaĵoj."

La ĝenerala asembleo havas kvar temon, inkluzive de okazigo de internacia scienca simpozio, publikigo de , okazigo de deĵorŝanĝa elektado de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ruinoj kaj organizo de jubileo de 40-jariĝo de ĝia fondiĝo. La scienca simpozio de la ĝenerala asembleo gajnis enhavoriĉan frukton. Antaŭ la ĝenerala asembleo, 530 ekstraktoj de disertacioj estis prezentitaj kaj laŭ kontrolo de internacia scienca komisiono, preskaŭ triono estis aprobita por prelego. La scienca simpozio de la ĝenerala asembleo kun "antikvaj restaĵoj kaj ruinoj en fona medio" kiel ĉeftemo, faris diskutadon kaj atingis komunan konon en kelkaj koncernaj flankoj.