• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-08 20:39:31    
Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj aktive akcelas konstruadon de duflanka liberkomerca regiono (2)

cri
Samtempe kun la pozitiva intertraktado, la foiro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj komerca kaj investa pinta konferenco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj liveris gravan terenon al fortigo de ekonomia kaj komerca kontaktiĝo inter Ĉinio kaj diversaj landoj de la asocio, kaj al komercaĵa negoco, investa intertraktado kaj ekonomia kaj teknika kunlaboro inter entreprenoj. En la foiro, sumo de komercaĵa negoco superis 1,1 miliardojn da usonaj dolaroj, oni subskribis pli ol 120 kunlaborajn programojn de internacia investo kaj la totala investa sumo superis 5 miliardojn da usonaj dolaroj. Oficistoj kaj entreprenistoj el Ĉinio kaj 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj konigis proprajn politikojn pri ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj komercajn mediojn. Laosa ŝtata vicprezidanto Choummaly Saygnasone esprimis, ke Laoso volas pluapaŝe profundigi rilatojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro kun partneroj en la regiono.

"La laosa registaro alte atentas disvolvon de ekonomia kunlaboro kun amikaj landoj, inkluzive de Ĉinio. La ekstera ekonomia kunlaboro, precipe la regiona ekonomia kunlaboro, estas unu el niaj gravaj punktoj. Por realigi regionan merkatan kaj ekonomian integrigon, la laosa enlanda sistemo, inkluzive de establaĵa instalo, leĝoj de operacio de komerco, industrio, komerco kaj investo, laŭgrade perfektiĝas, por krei pli harmonian komercan medion kun pli multa altira forto al ekstera investo."

Sekve de la rapidigo de la konstrua procezo de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la asocio estas ne nur la fonto de ĉina grava importado, sed ankaŭ laŭgrade unu el la gravaj regionoj, kie Ĉinio faras eksteran investon. Ĝis la unua duono de la kuranta jaro, la nombro de nefinancaj entreprenoj instalitaj de ĉinaj entreprenoj en 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj superis 880, investa sumo de la ĉina flanko en interkonsentoj atingis miliardon da usonaj dolaroj. Laŭ respondeculoj pri ekonomio kaj komerco de la du flankoj, la unua urĝa afero estas formiĝo de travidebla, libera kaj oportuna komerca kaj investa sistemo. Singapura ministro pri komerco kaj industrio C han Soo Seng diris:

"Mi havas la volon, ke Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj povu fortigi kunlaboron por, ke varoj, servado kaj investo povu libere flui trans teritoriojn. Diversaj landoj devas establi respondan stimulan sistemon, stimuli eniron de eksteraj kapitaloj kaj frue realigi liberecon de serva komerco."

En la foiro, asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Chen Jian esprimis, ke la ĉinaj malfermo kaj altrapida kreskado alportos novan ŝancon al ekonomia disvolvo de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. La ĉina flanko volas kune kun Asocio de Sudorientaziaj Landoj rapidigi intertraktadon, profundigi kunlaboron sur diversaj kampoj kaj garantii laŭdatan finkonstruadon de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio en 2010.

"Tiam, merkatoj de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estos pli malfermaj, altira forto por eksterregionaj investantoj estos pli forta kaj Ĉinio kaj la asocio realigos komunan gajnon en flankoj de altiro de eksteraj kapitaloj. En la estontaj 5 jaroj, Ĉinio plu profundigos bonnajbaran amikecon, persistos en kunlaboro kun najbaroj."

Post la finkonstruado, la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estos la granda merkato kun la loĝantaro je pli ol 1,8 miliardoj. Laŭ kalkulo de sekretariejo de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, tiam la komerca proporcio inter diversaj membroj de la liberkomerca regiono altiĝos je pli ol 30% de la nuna preskaŭ 20%, kaj ankaŭ la proporcio de reciproka utiligo de kapitaloj inter membroj elstare altiĝos. Koncerna persono esprimis, ke la konstruado de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj pluapaŝe profundigos regionan ekonomian kunlaboron kaj kreos bazon de paco kaj stabileco.