En la 8-a de novembro franca prezidento Jacques Rene Chirac okazigis specialan kabinetan kunvenon kaj deklaris, ke Francio eniras en urĝan situacion kaj permesis ĉiujn provincestrojn alpreni elirmalpermeso en nokto.
Post la kunveno, Jacques Rene Chirac, pere de registara proparolanto Jean-Francois Cope, esprimis, ke la ordono pri elirmalpermeso en nokto, estas la necesa rimedo por retrankviligi la francan socion. Li postulas, ke la diverslokaj registaroj kiel eble plej rapide agus por protekti la sekurecon de la vivo kaj posedaĵoj de urbanoj.
Post la kunveno, la franca ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy diris al la amaskomunikiloj, ke la kunveno nur difinitis principan decidon pri la elirmalpermeso kaj la registaro decidos la alprenan amplekson de tia ordono laŭ la venonta situacio.
Laŭ informo, grava urbo Orleans, sude de Parizo jam decidis alpreni la prohiban ordonon pri eliro en vespero al la malmaturuloj sub la aĝo de 16 jaroj, de hodiaŭ ĝis la 30-a de novembro.
|