• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 15:32:03    
Skiejo por nuduloj en Aŭstrio

cri

Oni ofte povas vidi naĝantojn kaj sunumantojn tutnudajn aŭ duonnudajn ambaŭborde de Danubo en aŭstra ĉefurbo Vieno. Laŭ opinio de partoprenanto, rekta kontaktiĝo de korpo al sunlumo kaj aero estas utila al sano kaj montras serĉon al libero kaj amon al la naturo.

En la pasinteco, tiuj sportoj ofte funkciis en somero. Nuntempe, aŭstroj ankaŭ ĝuas ĝojecon en vintro en skiejo ŝatata de ili.

Vala skiejo estas malfacile videbla

Nuntempe, Obertrauen establis "nudulan skiejon"en Krippenstein. Tio estas la unua nudula skiejo en Aŭstrio. Establinto saĝe kombinis eŭropan tradician "nudisman" kulturon kun moderna "skio".

Krippenstein havas belan pejzaĝon. Varmeta sunlumo, blua ĉielo kaj neĝmonto kvazaŭ formus panoramon. Apud tie troviĝas monda kultura heredaĵo kaj du kuracejoj kun longa historio, kiuj tutjare allogas al si vojaĝantojn el diversaj lokoj en la mondo kaj multe da ski-ŝatantoj. Nudula skiejo estas establita en homplena loko. Ĉu ĝi estas "sekura"?

Tia maltrankviliĝo fakte estas superflua. La nudula skiejo longas je 4 km, tial oni povas fari longdistancan skiadon. Oni malfacile trovas la skiejon el ekstera loko pro tio, ke la tuta skiejo situas en valo.

Estas ne malvarme skii en vintro

Ĉe vere ne estas malvarme skii en vintro? Temas pri tio, ke la nudula skiejo jam anticipe konsideris tion. La skiejo ne estas malferma en malvarmega januaro kaj februaro. Ĝi estas malferma de meza tagdeko de marto ĝis la fino de aprilo. Ĉar sufiĉas daŭro de sunbrilo dum tiuj semajnoj, la temperaturo en la skiejo garantias, ke skiantoj ne malvarmumu. Samtempe, la ekstera temperaturo ne estas tiel alta ke ĝi fandas neĝon kaj influas efikon de skiado. Trejnisto de la skiejo esprimis, ke varmo produktita dum skiado fakte sufiĉe kontraŭas malvarmon.

Oni fakte devas maltrankviliĝi pri sunbrilo.Loka sunbrilo en marto kaj aprilo estas tiel forta ke ĝi sufiĉe povas damaĝi sanon de haŭto. La skiejo ne povas eviti rektan sunbrilon. Tial, la skiejo postulas, ke skiantoj surmetu kontraŭsunbrilaĵon por protekti haŭton.

Vestitoj estas malpermesitaj enri en la skiejon

La nudula skiejo havas malsaman regulon al tiu de ordinaraj skiejoj, nome, iu ajn surhavanta veston estas malpermesita eniri en la skiejon. Enironte en la skiejon, skiantoj estas kondukitaj al speciala vestejo, kie ili sin senvestigas. Tiu, kiu aŭdacas nude skii, certe ne atentas sin senvestigi. De tempo al tempo troviĝas hezitantoj. Ili estas suspektitaj kiel gvatantoj kaj certe ne estas bonvenigitaj. Kvamkam oni ne povas sin vesti laŭregule, tamen oni povas surhavi ŝuojn. Se necece, oni povas porti gantojn kaj ĉapon.

Oni elmetis, ke tia skiejo, malferma nur kelke da semajnoj, estas malŝparo de riĉfonto. Fakte ne, oni povas fari nudan montgrimpon en tiu regiono en aliaj sezonoj kaj plue ĝui intiman kontaktiĝon kun la naturo.