• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 15:40:01    
Fermo de la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto

cri
Karaj amikoj, nun ni konigu al vi la fermon de la Sesa Ĉina Kongreso de Esperanto.
La fermon prezidis prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo s-ino Tan Xiuzhu. Ŝi diris:
/
En la fermo, reprezentantoj de kvin grupoj raportis diskutadon pri la kongresa temo: Esperanto kaj Harmonia Socio. Ili prezentis multajn proponojn, spertojn kaj lecionojn por pli bone konduki la Esperanto-movadon en Ĉinio. Ili diris, ke por nia movado necesas unue instruado, due, propagando kaj trie, aktivado.
En la fermo oni donis premion al Esperantaj organizoj kaj esperantistoj pro ilia eminenta laboro kaj por la ĉina Esperanto-movado kaj por la 89-a UK.
Respondeculo de la ĉina Fremdlingva Eldona Administracio, la tegmenta organizo de la redakcio de El Popola Ĉinio, sinjoro Zhao Changqian donis parolon pri tio. Li diris:
/
"Sen la forta subtenado fare de la tutlandaj samideanoj, ne eblus sukcesigi la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazintan en Pekino lastajare. En la preparado kaj funkciigado de la kongreso, aperis mutle da eminentaj esperantistoj. La Ĉina Esperanto-Ligo establis kelkajn premiojn por Esperantaj organizoj kaj esperantistoj."
La Pekina Esperanto-Asocio, Hubei-a Esperanto-Asocio kaj aliaj Esperanto-asocioj estas premiitaj. Ĉina veterana s-ano Li Sen, prezidanto de la Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio kaj prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio ricevis la premion pro aparta kontribuo. Pluraj aliaj esperantistoj estas premiitaj.
En la fermo la kongresanoj elektis la novan estraron kaj novan konsilion de la Ĉina Esperanto-Ligo, membrojn de la Konstanta Komitato de la Ligo. Sinjoro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj elektiĝis kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Eksa prezidanto de la Ligo sinjorino Tan Xiuzhu donis kelkajn vortojn. Ŝi diris:
/
"
Reprezentanto de la nova estraro de la Ĉina Esperanto-Ligo donis parolon. Li esprimis, ke la nova estraro estas fidoplena por plenumi novan laboron kaj novan taskon kaj antaŭenpuŝi la ĉinan Esperanto-movadon.
La fermo de la Sesa Ĉina Kongreso de Esperanto finiĝis en la kantado de la himno La Espero: