• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 16:47:26    
Malgrandaskala ministra kunveno de Monda Komerca Organizo havis limigitajn fruktojn

cri

La 8-an de novembro en Ĝenevo, ministroj kaj iliaj reprezentantoj de pli ol 20 membroj de la Monda Komerca Organizo okazigis kunvenon por aŭskulti la rezulton de interkonsiliĝado fare de la 5 flankoj Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Brazilo kaj Hindio okazinta la 7-an de novembro en Londono kaj diskuti, kiel oni antaŭenpuŝu la intertraktadon de la dohaa raŭndo en la restantaj 5 semajnoj antaŭ la okazigo de la konferenco en Hongkong. Tamen la kunveno havis limigitajn fruktojn.

Laŭ malkaŝo de persono el la Monda Komerca Organizo, la 7-an de novembro en Londono, la 5 flankoj de Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Brazilo kaj Hindio interkonsiliĝis kaj akiris iom da progreso, precipe de tio, ke Brazilo kaj Hindio konsentis fari agrikulturan intertraktadon kaj samtempe diskuti pri industriaj produktoj kaj servado. La 5-flanka interkonsiliĝo okazis en la hinda ambasado en Britio. Ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy ĉeestis al la interkonsiliĝo. Post 7-hora kunvenado finiĝis la interkonsiliĝo. Kiel gastiganto, hinda ministro pri komerco Kamal Nath diris en la raportista akcepto, ke la interkonsiliĝo "malgrandigis la diverĝojn inter la 5 flankoj", tamen li ne detale eksplikis pri la konkretaj progresoj.

Ĉeestante al la interkonsiliĝado, komerca komisionano de Eŭropa Unio Peter Mandelson esprimis, ke Eŭropa Unio esperas kiel eble plej frue okazigi intertraktadon en la du kampoj de industriaj produktoj kaj servado. Li opinias, ke ĉi-foja interkonsiliĝo "estas inspira", kio signifas, ke la zorgoj kaj porpledoj de Eŭropa Unio estas respondataj de ĉiuj flankoj. Usona komerca delegiro Rob Portman esprimis, ke Usono kaj Eŭropa Unio havas diverĝojn pri la agrikultura problemo, tamen la du flankoj havas tute samajn vidpunktojn pri la intertraktado de la du kampoj de industriaj produktoj kaj servado.

Ĝenerale dirite, la agrikultura intertraktado de la lasta monato havas progreson, kompare kun tiu en la pasintaj 4 jaroj. Diversaj flankoj almenaŭ elmetis konkretajn projektojn, kia malaltigo de tarifoj por agrikulturaĵoj kaj redukto de agrikultura subvencio de evoluintaj landoj. En la komenco de la lasta monato, usona komerca delegito Rob Portman la unua elmetis, ke en la venontaj 5 jaroj Usono volonte reduktos sian enlandan subtenadon al agrikulturo je 60%, tamen samtempe Usono postulas, ke Eŭropa Unio kaj Japanio respektive reduktu sian internan subtenon al agrikulturo je 80% kaj Eŭropa Unio malaltigu la importajn tarifojn de diversaj agrikulturaj produktoj je 55- ĝis 90%. Responde al la propono de Usono, la komerca komisionano de Eŭropa Unio Peter Mandelson elmetis la proponon de Eŭropa Unio.

Tamen la "propono" de Eŭropa Unio estis ĝenerale rifuzita en la Monda Komerca Organizo. Sub la premo de diversaj flankoj, Peter Mandelson esprimis en la fino de oktobro, ke Eŭropa Unio faros pluapaŝan klopodadon en la flanko de enmerkatiga permeso kaj planos malaltigi la importajn tarifojn de diversaj agrikulturaj produktoj je 35- ĝis 60%.

Analizistoj opinias, ke Brazilo kaj Hindio, kiuj ĉeestis al la 5-flanka interkonsiliĝo reprezentante evoluantajn landojn, konsentis interkonsiliĝi pri industriaj produktoj kaj servado, tamen tio ne signifas, ke ili konsentas pri la proponoj de Eŭropa Unio kaj Usono