• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 19:12:26    
Ĉina reformado de persona laŭenspeza imposto estas atentata (1)

cri
Lastatempe ĉina leĝdona institucio aprobis revizian projekton de 'leĝo pri persona laŭenspeza imposto'. Le revizio estas la plej grava revizio de la plenumado de leĝo pri persona laŭenspeza imposto en 1980, kaj la kerna enhavo estas altigi la primaran sumon, liberan de impostado, el persona enspezo, de la nunaj 800 juanoj de renminbi ĉiumonate al 1 600 juanoj de renminbi ĉiumonate. Specialistoj opiniis, ke la ŝanĝiĝo fortigis la funkcion de la persona laŭenspeza imposto pri la enspeza reguligo kaj alportos gravan influon al ekonomia vivo de ĉinaj diversnivelaj personoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en la programereto ni konigos staton de tio.

Laŭ la nove reviziita leĝo pri persona laŭenspeza imposto, de la venonta jaro en la tuta Ĉinio, la ĉina imposta fako altigos la sumon liberan de impostadon el persona enspezo. Tio estas bonvenigita de multaj ĉinoj kun meznivela kaj malaltnivela enspezo.

Sinjorino Chen Yuexiu, kiu loĝas en la ĉina norda provinco Shanxi, subtenas la revizion. Ŝia monata enspezo estas preskaŭ 1 700 juanoj de renminbi, ŝi diris, ke la altigo de la normo signifas 'impostan redukton'. Ŝi kalkulis:

"Preskaŭ duono de mia monata enspezo elĉerpiĝas por domokredito, cetere, ni devas pagi elspezon en telekomunika, trafika kaj aliaj flankoj, tiel ĉiumonate, mi havas nur iom da libera mono. Pro la altigo de la normo, ĉiumonate mia laŭenspeza imposto estos malpli ol 70 juanoj de renminbi ol antaŭe. La redukto estas malmulta, sed mi havos pli multan liberan monon."

Koncernaj donitaĵoj montras, ke laŭ la normo de 800 juanoj de renminbi, 90% de ĉinoj devas pagi personan laŭenspezan imposton, sed laŭ la nomo de 1 600 juanoj de renminbi, preskaŭ pli ol duono de ĉinoj ne ree pagos la imposton. Cetere, kvankam la aliaj ĉinoj plu pagos la imposton, tamen pro la altigo de la normo, la imposta sumo estos pli malmulta. Tiel, en unu jaro la redukto de persona laŭenspeza imposto pagata de ĉinoj superos 28 miliardojn da juanoj de renminbi.

Sed la revizio estas ne nur la altigo de la normo. Normalaj civitanoj atentas proprajn 'monujojn', kaj ekonomikistoj atentas la interfluon de ŝanĝiĝo de la levilo de imposto al la makroskopa ekonomio kaj sociologo atentas la redukton de la distanco inter malriĉeco kaj riĉeco.

Laŭ konigo de sinjoro Yu Guangyuan, kiu partoprenis en la revizio, la alia grava revizio en la projekto estas fortigo de impostado al homoj kun altnivela enspezo. La nove reviziita leĝo postulas, ke la homoj kun altnivela enspezo propre faru raportadon pri imposton kaj imposta institucio punu la homojn, kiuj ne faras raporton aŭ faras neveran raporton; homoj, kiuj krimis, estu laŭleĝe pridemanditaj. Samtempe kun tio, la nova leĝo ankaŭ formis kontrolan kaj administran sistemon al impostado kaj raportado de la homoj kun altnivela enspezo, tio utilas al ŝtopo de imposta breĉo.