• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 19:51:17    
Akvolanda urbeto Tongli (2)

cri
Tongli havas la historion de pli ol mil jaroj, kaj estas bone konservata ĝis nun. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la fama lago Taihu. Dispartigate de la rivera reto, ĝiaj stratoj ĉiuj etendiĝas laŭ riveroj kaj ĉiuj konstruaĵoj staras ĉe la akvofluo. Simila al bela perlo flosanta sur la akvo, la urbeto aspektas kristale brila. En la urbeto Tongli, krom la antikvaj pontoj, ankaŭ multe da "malnovaj domoj" estas tre aprecindaj. Pli ol kvarono de la urbetaj konstruaĵoj havas la historion de pli ol cent jaroj. Precipe iuj grandaj kortaj domoj kun delikataj gravuraĵoj el lignoj kaj brikoj aspektas klasike elegantaj. Fama ĉina hortikulturisto profesoro Chen Congzhou laŭdis Tongli kiel muzeon de ĉinaj antikvaj konstruaĵoj.
Aparte menciindas la ĝardeno Tuisi, kiun Unesko enlistigis en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
La ĝardeno Tuisi estis privata ĝardeno de iu eksigita burokrato en la dinastio Qing en la 19-a jarcento. Kiam la burokrato konstruigis la ĝardenon, li jam estis senigita je la antaŭa impona statuso, pro tio li nomis la ĝardenon Tuisi, kiu signifas en la ĉina lingvo "introspekton post eksiĝo", sekve la ĝardeno aspektas relative simpla kaj malluksa.
La ĝardeno Tuisi areas nur je 0,6 hektaro, sed pro la lerta projektado fare de arkitekto, la ĝardeno donas la impreson de riĉa varieco de vidindaĵoj. La akvareo, kiel centro de la ĝardeno, okupas ĝian pli ol duonon, kaj ĉirkaŭ la akvareo dislokiĝas domoj, pavilonoj, turoj kaj kioskoj, kiuj ŝajne flosas sur smeraldaj ondoj. Starante ĉe la norda bordo, oni povas vidi, ke la ĉirkaŭaj pejzaĝoj estas kaj sendependaj kaj interligataj, kaj reflektiĝas kun la ombroriĉaj arboj, brilaj floroj, zigzagaj bordoj kaj travideble klaraj akvofluoj. La ĝardeno kun perfekta strukturo kaj natura ĉarmo meritas la nomon de raraĵo el la ĉinaj privataj ĝardenoj.
Vojaĝanto fraŭlino Li Lu diris al mi, ke la ĝadeno Tuisi estas gracia kaj interesa, donante tre agrablan impreson al ŝi. Ŝi diris:
"Mi iam ekskursis al aliaj ĝardenoj de suda Ĉinio, kaj laŭ mia impreso, la plej plaĉa ja estas la ĝardeno Tuisi, ĉi tie mi sentas min tute refreŝigita."
Same kiel la ĝardeno Tuisi, ankaŭ la tuta urbeto Tongli estas simpla kaj ĉarma. Simile al kampara knabino elspiranta odoron de la sovaĝa kampo, la urbeto konservas sian orginalan agrablan simplecon.
Karaj amikoj, se vi eventuale vojaĝos al Ĉinio, vi bonvole ekskursu al la bela urbeto Tongli. La kulinara kulturo de Tongli havas la klaran trajton de la ĉina suda landparto. Multaj karakterizaj pladoj, kiaj porkhufaĵo, perko kaj aliaj diversspecaj fiŝoj tre plaĉas al turistoj. Rilate al loĝado, oni povas elekti hotelojn rekonstruitajn el antikvaj domoj. Dormante en tiaj hoteloj, oni sentas sin kvazaŭ kuŝante ĉe rivero, kaj povas aŭdi la susuradon de veturantaj boatoj ekster fenestroj.