• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-09 20:31:12    
Ma Yun: frenezulo de internacia reto (1)

cri
De la prosperiĝo de internacia reto en Ĉinio en la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, en mallonga tempo rapide disvolviĝis la internacia reto en Ĉinio, dume aperis multaj personoj, kiuj subite estis famaj pro kreo de retostacioj. En la hodiaŭa programereto, ni konigos al vi personon en la ĉina rondo de internacia reto, sinjoron Ma Yun, titolitan frenezulo de internacia reto. Nun, sinjoro Ma Yun regas plej grandan internacian reton pri elektronika komerco en la mondo, titolitan Alibaba. Antaŭ 9 jaroj, li ne estis konata, sed post 9 jaroj pro aĉeto li estas monde fama.

Antaŭ 9 jaroj, ĉinoj tre malmulte konis internacian reton, pro tio, ofertante korporacion de internacia reto, Ma Yun eksplikis sian retostacion al unu kaj alia. Tiam Ma Yun ofte estis rimarkita kiel trompisto. Sed post 9 jaroj, en la lasta oktobro en gazetara konferenco en Pekion, Ma Yun deklaris, ke la korporacio Alibaba, gvidata de li, sukcese aĉetis tutan kapitalon de la korporacio Yahoo (Ĉinio), samtempe akiris investon je miliardo da usonaj dolaroj el la korporacio Yahoo. Tio estas la plej granda aĉeto en la historio de la ĉina internacia reto. Parolante pri la aĉeto, sinjoro Ma Yun diris:

"La 26-an de julio en la kuranta jaro, atinginte Usonon, mi tiel sciigis advokatojn: mi diris: 'Memoru, estas Alibaba kiu aĉetos Yahoo (Ĉinio), ne kunkapitala entrepreno, nek Yahoo aĉetonta Alibaba. Sen la bazo, ne necesos plua parolo.' "

Per la aĉeto, Alibaba akiris ne nur la investon je miliardo da usonaj dolaroj, sed ankaŭ retostaciojn, serĉojn, promptan telekomunikon, afiŝojn de Yahoo (Ĉinio) kaj rajton de sentempolima uzado de la marko Yahoo. Por tio Alibaba pagis nur 40% de akcioj, 35% de potenco de akcioj kaj sidlokon en la direkcio.

Estas monde konate, ke la korporacio Yahoo estas la potenco en la rondo de internacia reto, nun en la tuta mondo ĝi jam aĉetis 25 korporaciojn, sed antaŭe ĝi neniam vendis sian kapitalon. Do, kiel Ma Yun aĉetis la korporacion instalitan de Yahoo en Ĉinio? Karaj aŭskultantoj, nun ni kune proksimiĝu al Ma Yun.

"Kiel alia homo, mi havas unu kapon, ankaŭ estas maldika kaj malbela. Sed mi sentas, ke la aspekto de viro estas inversa proporcio ol lia saĝo."

Tion Ma Yun ofte diris. En 1964 Ma Yun naskiĝis en la urbo Hangzhou de la ĉina orienta provinco Zhejiang. En la unua ekzameno por universitato, Ma Yun akiris nur 21 poentojn en matematiko, post 3 ekzamenoj por universitato, li sukcesis lernadon de la angla lingvo en instituto. Fininte sian lernadon, Ma Yun fariĝis instruisto. Kiel normala homo sen teknika fono kaj sen riĉa kapitalo, Ma Yun akiris sukceson ĉefe pro sia rimarkinda memfido kaj senĉesa strebo al afero.