• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-10 08:18:42    
Zhao Zehua: Promeso

CRI
Mi mem vartis filinon. En ŝia aĝo de 3 jaroj, mi sendis ŝin en tagan infanĝardenon.
En iu vespero, preninte la filinon el la infana ĝardeno, mi kondukis ŝin al skvaro. Mildaj lunbriloj sin verŝis sur la straton kaj zefiro lante disportis floran aromon. Aǔdiĝis ĉirpoj el herboj, kvazaǔ protestante kontaǔ mia serioza parolo al la filino. Mi diris al ŝi, ke panjo devas labori kaj ŝi, viziti la infanan ĝardenon; kuraĝa infano ne ploras por rezisti; en la infaneco mi ne tuttage min kroĉis al la patrino nek ploris... mi ne sciis, ĉu la filino komprenas miajn vortojn.
Matene de la sekva tago, mi portis ŝin al la infana ĝardeno. Survoje mi rakontis al ŝi pri kuraĝo de bestetoj. Kviete ŝi aǔskultis mian rakonton, dum ŝiaj nigraj okuloj turniĝadis. Pri kio ŝi pensas?
Atinginte la infanan ĝardenon, mi lasis ŝin. Mi milde diris al ŝi ĝisrevidon. Tamen mi ankoraǔ timis, ke ŝi subite ploros.
Levinte la kapeton, ŝi fiksis rigardon al mia vizaĝo. Ŝi hokis mian fingron per la sia kaj tre klare, vorto post vorto, diris:
"Panjo, mi, tenas mian vorton, ne ploros. Panjo, vi, tenu, vian vorton, venu, unua, min preni!"
Mi energie kapjesadis.
Ŝi ascendis, paŝo post paŝo, en la 1-an etaĝon de la varta lernejo, sen halti, sen returni sin.
Larmoj subite ruliĝis el miaj okuloj, kiam mi fiksis rigardon al ŝia silueto, moviĝanta laǔ la duonhome alta balustrado, kiu gardas infanojn kontraǔ eventuala falo de sur la koridoro en la 1-a etaĝo. Ho, tiel malgranda, ŝi jam scias eltenadon kaj sinregadon!
Posttagmeze mi atingis la enirejon de la infanĝardeno, je duona horo pli frue. Mi enpaŝis la 1-a kaj, levinte la kapon, vidis, ke ŝi, kroĉate al la sama balustrado, min atendas. Ŝi manklakis kaj vokis min, gaje kaj emociite. Dume nebuliĝis miaj okuloj pro larmo.
Vere, mi komprenas, ke mia amo ne povas akompani la tutan vivon de la filino. Mi profunde konvinkiĝas, ke infano ellernas ami en spertado de amo. Mi antaǔvidas, ke en iu tago de la estonteco guto kaj guto el mia amo kuniĝos en faskon da lumo kiu varmigos kaj heligos la vivon de la filino.
En la aĝo de 11 jaroj, kiam venis la Patrina Tago, mia filino vizitis sola malproksiman florbutikon kaj aĉetis bukedon da karmezinaj floroj de kariofildiantoj, ankaǔ ĉarman karton en la magazeno Yansha. Ŝi desegnis mian portreton sur la karto kaj skribis flanke: "Mi amas ĉi tiun virinon, mi amas panjon, panjo havas grandajn okulojn, panjo estas tiel varma, kiel akvo en termoso."
Kiom kortuŝe! Ho, elkreskas la filino, kiu jam scias fari oferon kaj doni amon. Luliĝas la koro al mi.