• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-10 15:34:59    
Franca registaro gajnis unuapaŝan efikon en subigo de tumulto

cri

En la 9-a de novembro, la franca Ministerio de Internaj Aferoj montris, ke kvankam daŭras la tumulto en la antaŭurbo de Parizo kaj sporadaj perfortaj eventoj okazas en iuj regionoj, tamen "ĉi-foja tumulto estis iom subigita".

Ĝis la 9-a de novembro, la tumulto jam daŭris 15 tagojn. Analizistoj opinias, ke la tumulto estis iom subigita ĉefe pro tio, ke en la lastaj du tagoj la registaro prenis novajn rimedojn, precipe en la 8-a de novembro la registaro publikigis la "ordonon de alarma stato".

Antaŭtagmeze de la 8-a de novembro, franca prezidento Jacques Chirac okazigis specialan kabinetan kunvenon, proklamante, ke la ŝtato eniris "urĝan staton". La registaro permesas, ke diversaj provincestroj rajtos praktiki noktan elirmalpermeson, se ili pensos tion necesa. Tiu ĉi decido ekvalidiĝis de la noktomezo de la 8-a de novembro por 12 tagoj. La franca Ministerio de Justico proklamis, ke homoj, kiuj malobservos la noktan elirmalpermeson, estos punataj je 2-monata enkarceriĝo kaj je monpuno de 4 400 usonaj dolaroj. Franca ĉefministro Dominique de Villepin esprimis, ke laŭ la ordono de alarma stato, la polico rajtas aresti tumultantojn, malpermesi aŭ limigi trapasadon de homoj kaj veturiloj, konfiski armilojn kaj fermi drinkejojn kaj aliajn publikajn kunvenejojn. Antaŭtagmeze de la 8-a de novembro, la urba registaro de Orleano jam proklamis, ke de tiu tago ĝis la 30-a de novembro, Orleano praktikas noktan elirmalpermeson por neplenkreskuloj sub la aĝo de 16 jaroj, de la 9-a horo ĉiuvespere ĝis la 6-a horo matene de la sekvanta tago. Ĉefministro Dominique de Villepin ankaŭ faris televidan parolon, apelaciante al la tuta socio kune klopodi por subigi la tumulton.

La decidema politiko de la franca registaro por subigi la tumulton estis vaste bonvenigata. Laŭ la plej nova opini-sondo fare de la franca ĵurnalo Parizanoj, la proporcio de francoj, kiuj subtenas la politikon de Dominique de Villepin pri praktikado de nokta elirmalpermeso, atingas 73%, kvankan, antaŭ tio, la politiko de la registaro pri nokta elirmalpermeso vekis disputadon en la franca politika rondo. La 8-an de novembro en la debato de la Nacia Asembleo, franca ministro pri internaj aferoj jam eksplikis, ke la nokta elirmalpermeso estas "limigita rimedo", kiu ne damaĝos la liberecon de civitanoj. La nokta elirmalpermeso ne alportos maloportunecon al la normala vivado de iu ajn homo, nek limigos liberecon de iu ajn. Tamen la plej granda opozicia partio, la Socialista Partio, ankoraŭ maltrankvilas, ke tiu ĉi ago de la registaro influos la principon de "individua libereco". La Verda Partio opinias, ke tio estas "neadekvata" registara rimedo, vizaĝe al la situacio de eskaladiĝo de la tumulto.

Samtempe kun severa kaj decidema rimedo, la franca registaro ankaŭ konsciis, ke ĉi-foja tumulto estis kaŭzita de la akcidenta morto de 2 knaboj, kaj plejpartaj tumultantoj estas senlaboraj kaj malriĉaj gejunuloj. Pro tio ĉefministro Dominique de Villepin opinias, ke solvo de la realaj problemoj por la junuloj en la loĝkvartaloj de nacimalplimultaj enmigrintoj estas ne nur ege urĝa, sed alia ŝlosilo por subigi ĉi-fojan tumulton.

Ankaŭ la rimedoj de la franca registaro por solvi la problemon de antaŭurbaj junuloj kun malalta enspezo estas ĝenerale bonvenigataj de la francan popolanoj.