• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-10 15:51:45    
Ma Yun: frenezulo de internacia reto (2)

cri
En 1996, kiam Ma Yun ofertis sian retostacion al unu kaj alia en Pekino, pro senklienteco, rapide gvidante sian grupon li forlasis la laboron kaj forlasis Pekinon. En 1999, reveninte al Hangzhou Ma Yun kreis la korporacion Alibaba, por Ma Yun, tio estas la turnopunkto. La periodo estas la plej varma periodo de la ĉina industrio de internacia reto. Sed en 2000 sekve de la vaniĝo de reta ekonomio, la industrio de internacia reto eniris en 'vintron', ankaŭ la korporacio Alibaba ne provis eviti tion. Sed pro la rimarkinda persistado de Ma Yun, Alibaba travivis la periodon.

Ĝenerala direktoro de pekina limigita korporacio de elektronika komerco 6688 sinjoro Wang Juntao opiniis, ke ĉi tiu malprospera periodo estas bona afero por Ma Yun.

"Fakte laŭ rigora signifo la vintro de internacia reto montras la vintron de investantoj de internacia reto kaj la vintron de amaskomunikiloj de internacia reto. Tial laŭ mi, se la periodo estos pli longa, la vintro eble alportos bonaĵon al internaciretaj entreprenoj, kiuj posedas kernan konkuran superecon, kiel Alibaba. Ĉar la industria medio fakte ne estis tre malvarma, kontraŭe en tiuj jaroj rapide kreskis la nombro de homoj en internacia reto kaj la nombro de tradiciaj entreprenoj, kiuj eniris en elektronikan komercon en Ĉinio."

La modelo de Alibaba estas la modelo BTOB, nome, mezaj kaj malgrandaj entreprenoj rekte faras negocon en internacia reto, ĉi tiu modelo estas la plej peniga kaj plej laciga modelo en la industrio de internacia reto, eĉ en Usono kaj aliaj landoj, kies industrio de internacia reto estas plej evoluinta, nun malpli multaj entreprenoj povas akiri sukceson. Ĝuste en la plej malfacila tempo, ĝenerala direktoro de Soft Bank sinjoro Sun Zhengyi helpis Ma Yun.

En 2001, Alibaba ricevis riskan investon je 20 milionoj da usnoaj dolaroj el Sun Zhengyi, per la investo Ma Yun travivis la vintron. En 2003, kvankam Ĉinio suferis sarson, kaj oficejo de Alibaba estis apartigita, tamen la negoco funkciis kiel antaŭe kaj la elektronika komerco ludis sian potencialan grandan forton. Ma Yun sukcese ŝanĝis la defion kiel ŝancon, la negoca kvanto de Alibaba sesobliĝis dum la periodo de sarso. Ankaŭ en la jaro, taga enspezo de Alibaba atingis milionon da juanoj de renminbi kaj en 2004 la taga profito atingis milionon da juanoj de renminbi.

Laŭ Ma Yun, nur elektronika komerco estas la ne vere elfosita ora mino de internacia reto. Per la persistado, Ma Yun faris la plej lacan kaj plej penigan laboron kiel plej mongajnigan laboron. Kaj ĝuste bone taksante la ĉinan rapide kreskan merkaton de internacia reto, Yahoo volas aĉeti akciojn per granda sumo.