La antikva urbo de Suzhou
La urbo Suzhou situas en la ebenaĵo de Yangzi-delto de sudorienta parto de Jiangsu-provinco. Oriente de ĝi estas Ŝanhajo, sude Zhejiang-provinco, okcidente Taihu-lago kaj norde Yangzi-rivero. La fama diro de la urbo Suzhou estas "Ekzistas paradizo ĉiele, la urbo Suzhou tere ".
Nuntempe la ruinon de la antikva urbo oni apenaŭ povas trovi. En la antikva urbo la situo de prefektejo, kazerno, tenejo, metiejo, merkato, loĝdomoj kaj amuzejo estas en bona ordo. Ĝi areas 14 kvadratajn kilometrojn kaj la rivero fluas meze de la urbo.
La urbo Suzhou estas unu el la unuaj 24 famaj historiaj kaj kulturaj urboj de Ĉinio kaj ĝia historio longas je 7,000 jaroj. Ĝi havas 69 antikvajn ĝadenojn kaj inter ili, la ĝardeno Wangshi, Zhuozheng kaj ĝardeno Liu kaj la vilaĝo Huanxiu estas la plej famaj. La ĝardenoj de Suzhou-urbo troviĝas en kvietaj lokoj. Kunportante ideojn taoisman, budaisman kaj konfuzianisman, ĝi rekreis miriaturon de la granda la natureton per ŝtonoj, akvo, floroj, arboj kaj arkitekturo kaj havas riĉan kulturan enhavon. La arto de la ĝardenoj en la urbo Suzhou plene reprezentas la talenton de ĉinoj.
Shantang-strado
En la stratoj de la urbo Suzhou, la vidindaĵo Shantang-strato nomatas la plej fama strato de la urbo. Ekde la dinastio Tang, ĝi fariĝs la komerca centro de Suzhou. Shantang strato aĝas pli ol 1,100 jarojn kaj pluafoje rekonstruiĝis en nova Ĉinio. Speciale en la jaro 1985, tenante la antaŭan aspektadon, la registaro de Suzhou refoje grande rekonstruis la straton kaj la antikva strato ĉiam tenas la specialan ĉarmon de la akva vilaĝo.
|