• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-11 15:51:42    
Prezidanto-elektado de Labora Partio skuis israelan politikan rondon

cri

En la prezidanto-elektado de la israela Labora Partio okazinta en la 9-a de novembro, prezidanto de la israela ĝenerala sindikato Amir Peretz neatendite venkis la veteranon de la politika rondo, nunan prezidanton de la Labora Partio kaj vicĉefministron de la israela registaro Shimon Peres kaj fariĝis la nova prezidanto de la Labora Partio. La neatendita venkiĝo de Shimon Peres pluapaŝe skuas la israelan politikan rondon, kaj rezulte de tio, la ĝenerala elektado laŭplane okazonta en novembro de la venonta jaro probable estos antaŭdate okazigita.

Laŭ la rezulto publikigita frumatene de la 10-a de novembro, Amir Peretz akiris 42,35% da subtenaj balotiloj, dum Shimon Peres, 39,96%. Tiu ĉi rezulto estis multe ekster ĉies atendo, ĉar eĉ ĝis la 8-a de novembro, preskaŭ ĉiuj opini-sondoj montris, ke Shimon Peres, kiu ĝuas altan prestiĝon, "absolute" venkos Amir Peretz kaj tio estos sensuspensa elektado interne de la partio. La 82-jara Shimon Peres estas veterano ne nur de la Labora Partio, sed ankaŭ en la politika rondo de Israelo. Li estas politikisto de pli ol duona jarcento kaj dufoje fariĝis la ĉefministro de Israelo. En 1994 li gajnis la Nobel-Premion de Paco pro tio, ke li partoprenis en la ellaborado de la Osla Paca Interkonsento inter Palestino kaj Israelo. Li ĝuas bonan reputacion en la internacia scenejo kaj diplomatia rondo. En somero ĉi-jare li persistis en tio, ke diversaj partioj kaj sektoj demetu diverĝojn, kaj gvidis la Laboran Partion subteni la planon de solflanka agado elmetitan de ĉefministro Ariel Sharon, per tio li ricevis respekton de la israelaj popolanoj. Shimon Peres jam decidis gvidi la Laboran Partion partopreni en la venont-jara ĝenerala elektado por revenigi la pasintecajn glorojn de tiu ĉi tradicia granda partio de Israelo.

Kompare kun Shimon Peres, prezidanto de la israela ĝenerala sindikato Amir Peretz jam estas "etulo" en la politika rondo. Li neniam prenis oficon en la registaro kaj mankas al li politikistaj spertoj, kvankam li iam gvidis multajn strikojn. En sia kampanjo por la elektado, Amir Peretz diris al siaj subtenantoj, ke se li elektiĝos kiel prezidanto de la Labora Partio, tio estos la plej granda novaĵo por la israelaj ĵurnaloj.

La elektiĝo de Amir Peretz kiel la nova prezidanto de la Labora Partio skuis la israelan politikan rondon. Nelonge post la publikigo de la rezulto de la elektado, Amir Peretz jam proklamis, ke li gvidos la Laboran Partion retiriĝi el la komuna registaro de Ariel Sharon kaj preparos por la ĝenerala elektado. Laŭ raporto, en la 13-a de novembro Ariel Sharon intervidiĝos kun Amir Peretz por diskuti pri la antaŭdata okazigo de la ĝenerala elektado.