• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-11 19:35:39    
Viktimoj de kemiaj armiloj (2)

cri
La finiĝo de la dua mondmilito alportis lumon al la mondaj popolanoj multe suferantaj de la milito, tamen la ĉina popolo ankoraǔ ne sin liberigis de la damaĝo de la kemiaj armiloj de la japanaj agresantoj. Vespere de iu aŭtuna tago de 1974, kiam laboristo Li Chen kaj liaj kolegoj senŝlimigis la riveron Heilongjiang en Nordorienta Ĉinio, la pumpilo subite perturbiĝis. Li Chen diris:

"Kiam la pumpilo perturbiĝis, ni malkovris ĝian kovrilon. Min frapis fi-odoro. Mi etendis la manon en la pumpilon kaj tuŝis la objekton ŝtopintan la pumpilon. Ĝi estas obus-forma feraĵo. La pinto estis rompita kaj nigra likvaĵo vidiĝis sur la pumpilo. La likvaĵo algluis mian manon. Sekve mi sentis naŭzon, ekvomis, havis larmojn kaj duonsvenis, vere suferege."

Fakte la obuso trovita de Li Chen estas postlasita de la japana agresa trupo siatempe kaj entenas venenan mustardan gason. Trafite de tiu gaso Li Chen ekhavis grandajn kaj malgrandajn haŭtvezikojn sur la kapo, brakoj kaj kruroj, kaj devis enhospitaliĝi foje kaj refoje. Ĝis nun li ne sin liberigis de la sufero.

Kial en Ĉinio restas ĝis nun kemiaj armiloj de la japanaj agresantoj en la dua mondomilito? Profesoro Bu Ping konigis ke antaŭvespere de sia kapitulaco, por kovri siajn krimojn, la japanaj agresantoj enterigis aŭ postlasis grandan kvanton da kemiaj armiloj kaj tute tenis sekreton al Ĉinio pri tio. Dum longa periodo post la dua mondmilito, la japana registaro negis ke ili elfaris kaj postlasis la kemiajn armilojn. Ĝis 1991, antaŭ la faktoj, subpremate de la internacia publik-opinio, ĝi devigite rekonis la fakton.

Ĝuste pro la fiago de la japana registaro, la venenaj obusoj postlasitaj de la japanaj agresantoj fariĝis kaŝita danĝero kontraŭ la ĉina popolo, kaj la tragedioj same kiel tiu de Li Chen aperas unu post alia. La relative serioza okazis en la 4-a de aŭgusto, 2003. En urbo Qiqihaer, provinco Heilongjiang, Nordorienta Ĉinio, en iu konstruejo laboristoj elfosis 5 metalajn cilindrojn kun mustarda gaso. La ellasita gaso vevenis 44 laboristojn, el kiuj unu mortis. La evento vekis grandan malkontenton de la ĉina popolo kontraŭ la japana registaro pro ke ĝi evitas sian hisitorian respondecon. Postulite de la ĉina registaro plurfoje, la japana registaro kompensis 300 milionojn da enoj. Tamen tio tute ne povas kompensi la suferojn de la viktimoj. 26-jara Wang Cheng, unu el la suferintoj, diris al nia raportisto ke li malpeziĝis je 10 kilogramoj, estas ofte sufokita. La estonteco antaŭ li estas nebula. Li diris:

"Mi ricevis kompenson, tamen tio ne povas mildigi mian doloron. La ombro de la tragedio peze subpremas mian koron. Mi devas ofte viziti kuraciston por la malsano."

Koncerna statistiko montras ke ĝis nun pli ol 2 000 ĉinoj estas damaĝitaj de la kemiaj armiloj postlasitaj de la japanaj agresantoj. Multaj ĉinoj estas ege maltrankvilaj pro la ankoraŭ kaŝitaj kemiaj armiloj. Laŭ koncerna regulo en 1997, kiam Ĉinio kaj Japanio aliĝis al la pakto de UN pri malpermeso de kemiaj armiloj, Japanio nepre devas komplete nuligi, antaŭ la fino de 2007, la kemiajn armilojn postlasitajn en Ĉinio, tamen la laboro iras tre malrapide.

Unu el la ĉinaj viktimoj sinjorino Niu Haiying eldiris la deziron de ĉinoj:

"Ni esperas ke Japanio laŭeble plej frue nuligos aŭ pluapaŝe traktos la de ĝi postlasitajn venenajn obusojn kaj aliajn kemiajn armilojn, kaj donos bonan viv-medion al la ĉina popolo."