• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-14 10:28:23    
Ĉina reformado de persona laŭenspeza imposto estas atentata (2)

cri
Sinjoro Yu Guangyuan diris, ke la reformado en la flanko de persona laŭenspeza imposto estas la grava marŝo de Ĉinio en la flanko de reguligo de distanco inter riĉeco kaj malriĉeco per persona

"Pro la altigo de la normo, la imposto pagota de ĉinoj estos responde reduktata. Tiel, tio havas tre gravan signifon por garantii vivon de homoj kun malaltnivela enspezo, malstreĉi la enspezodistribuan senjustecon kaj protekti la socian stabilecon."

Laŭ konigo, la normo de impostolibera sumo el persona enspezo je 800 juanoj de renminbi estas plenumata de 1993. Poste en la lastaj pli ol dek jaroj pluapaŝe disvolviĝis ĉinaj ekonomio kaj socio, responde altiĝis enspeza nivelo, konsuma nivelo kaj vivnivelo de ĉinoj, kaj grande ŝanĝiĝis la strukturo de enspezofonto kaj la elspeza strukturo.

Ĝuste en la fono, Ĉinio faris la decidon pri altigo de la normo. Ĉina vicministro pri financo sinjoro Lou Jiwei diris, ke la nova normo estis difinita laŭ reala vivelspeza nivelo de loĝantoj en ĉinaj urboj kaj urbetoj, financa eltenoforto kaj aliaj faktoroj.

"Ellaboro de la normo estas komplika problemo. Ni ĉefe konsideris ĉi tiujn faktorojn, ke unue la libera sumo devas enhavi bazan vivelspezon de loĝantoj, nun la normo de ĉina pokapa familia elspezo estas preskaŭ 1 100 juanoj de renminbi; due la redukto de persona laŭenspeza imposto de homoj kun meznivelaj kaj malaltnivelaj enspezoj devas esti pli multa kaj la redukto de homoj kun altnivela enspezo devas esti pli malalta, eĉ nula; kaj trie, oni devas konsideri ĉioampleksan planadon inter homoj kaj lokoj."

La persona laŭenspeza imposto ne nur estas la levilo de ŝtataj ekonomiaj fakoj por reguligi enspezan dividon, sed ankaŭ malrekte influas financoadministran manieron kaj investan direkton de normalaj civitanoj. Nun, loĝantoj en Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen tre ŝatas provi novajn financoadministrajn manierojn, per iuj vojoj racie evitas imposton kaj altigas familian enspezon.

Sinjorino Liu Yu jam mulfoje aĉetis ŝtatan ŝuldon en multaj jaroj, ŝi diris, ke la risko de aĉeto de ŝtata ŝuldo estas malmulta kaj posedas la senimpostan superecon. En la estonteco ŝi eble provos investon en asekuro kun dividendo.

"En la lasta monato, mi aĉetis ŝtatan ŝuldon. Mi kalkulis, ke post jaro mi ricevos interezon je pli ol mil juanoj de renminbi, kaj estos ne necese, ke mi pagu personan laŭenspezan imposton, laŭ mi ĉi tiu maniero estas bona."

Analizistoj montris, ke ĉifoja revizio nur altigis la sumon liberan de imposto el persona enspezo kaj fortigis impostadon kaj administradon al homoj kun altnivela enspezo, ne tuŝis impostoproporcion, reguligon de enspeza divido kaj aliajn atentatajn problemojn, nome en la estonta periodo homoj kun meznivela kaj malaltnivela enspezo ankoraŭ estos ĉefa forto de la pagado de persona laŭenspeza imposto. Tial, ankoraŭ ekzistas pluapaŝe regula spaco en la estonta leĝo pri persona laŭenspeza imposto.