• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-14 11:54:17    
Ĉinaj antikvaj turoj sorĉis francan sinjorinon (2)

cri
En esplorado sinjorino Frederique Darragon trovis ankaŭ, ke sekve de la socia progreso, la antikvaj turoj jam ne povas ludi la rolon de defensivo kaj konservado en la vivo de la lokaj vilaĝanoj. Multaj el ili serioze kadukiĝis pro longtempa efloresko kaj detruo, pro tio ŝi klopodas alvoki protekton al ili. Ŝi opinias, ke tiuj ĉi antikvaj turoj apartenas al la homaro kaj la plej bona protekto estas konigi ilin al la tuta mondo. En 2004 ŝi kune kun la Universitato Sichuan fondis esploran instituton pri kulturaj heredaĵoj, celantan esploradon kaj protektadon de la antikvaj turoj. Krome, ŝi okazigis ekspozicion en stabejo de Unuiĝinta Nacio, la provinco Sichuan kaj aliaj lokoj, kaj rajtigis la usonan televidkanalon "Malkovro" elsendi ŝian dokumentan filmon en multaj regionoj de la mondo. La akirita honorario de 300 mil usonaj dolaroj plejparte estis uzita por protekto al la antikvaj turoj.

Ŝiaj esplorado kaj klopodo ricevis subtenojn de diversaj rondoj. Sinjorino Aurelie Arff, kultura oficisto de la franca ambasadorejo en Ĉinio, diris, "Ŝia laboro multe surprizas kaj ankaŭ interesas min. Ŝia ekspozicio pri Ĉinio estas senprecedenca kaj ankaŭ tre kortuŝa, kaj ŝia esploro puŝis disvolvon de la malriĉaj kaj malprogresaj regionoj, tiel ke oni deziras vojaĝi al tiuj regionoj por rigardi la naturajn kaj kulturajn pejzaĝojn, kiujn oni ne trovis antaŭe."

Sinjoro Marc d' Antras, specialisto de Franca Societo de Ĉinaj Heredaĵoj, diris, "Ŝia esploro tuŝas ne nur kulturon kaj arkitekturon, tamen ŝi precipe respektas lokajn morojn kaj kutimojn. Ĝenerale, ŝi celas disvolvi kaj propagandi la lokan kulturon."

En la regionoj, en kiuj troviĝas la antikvaj turoj, loĝas ĉefe tibetanoj kaj qiang-naciecanoj, la ĉinaj minoritatoj. Sinjorino Frederique Darragon loĝis kune kun la lokaj vilaĝanoj kaj starigis profundan amikecon kun ili. Parolante pri sia kontakto kun la lokaj qiang-naciecanoj, ŝi diris, "Ili estas tre varmaj, gastamaj kaj ankaŭ modestaj. Delonge ili ĉiam konsideris la antikvajn turojn senutilaj. Informiĝinte, ke mi okazigis ekspozicion de la antikvaj turoj en la stabejo de UN, ili finfine sciis, ke tiuj ĉi turoj estas tiel magiaj, kaj mi povas percepti ilian ĝojon kaj plezuron. Mi estas ne nur ilia gasto, sed ankaŭ ilia amiko."

La plej granda deziro de Frederique Darragon estas tio, ke tiuj ĉi antikvaj turoj enlistiĝu en la katalogon de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj; krome, la lokaj vilaĝanoj kaj bone konservu la antikvajn turojn kaj profitu de ili. Pro ŝia klopodo, Fonduso de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj jam enlistigis la antikvajn turojn en la vicon de la endanĝerigitaj heredaĵoj de la jaro 2006 kaj komencis kolekti monon por financi protekton al la antikvaj turoj.

Parolante pri sia plano, Frederique Darragon diris, ke la funkcianta ekspozicio estas frukto de ŝia 7-jara laboro, kaj la laboro ankoraŭ daŭros. Ŝi planas okazigi ekspozicion en Francio kaj aliaj landoj, helpi al la regionoj de la antikvaj turoj konduki turismon kaj disvolvi ekonomion, kaj ankaŭ kolekti monon por ripari tiujn ĉi antikvajn turojn.