• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-14 15:42:16    
13-a pinta konferenco de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado Kunlabora Unio gajnis grandan atingon

cri

En la 13-a de novembro, la du-taga 13-a pinta konferenco de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado fermiĝis en Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo kaj la pinta konferenco gajnis grandan atingon.

La konferenco aprobis vastenhavan Dakan Deklaracion. La deklaracio konsistas el 53 enhavetojn kaj esprimis la starpunkton de sudaziaj landoj pri regiona kunlaborado, nuligo de malriĉeco, akcelo de ekonomia evoluo, atakado al terorismo, plifortigo de politika kunlaborado kaj aliaj problemoj. Ĉeestantaj gvidandoj opinias, ke malriĉeco estas la plej alfrontata defio de la sudazia regiono. Oni deklaris, ke de la jaro 2006 ĝis 2015 estos la 10 jaroj malpliigi malriĉecon por Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado, kaj samtempe apelaciis, ke membraj landoj de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado kunligu la evoluajn planojn de siaj landoj kune kun la celo de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado pri la malriĉeca malpliigo. La deklaracio ankaŭ decidis establi fonduson de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado por speciale redukti malriĉecon kaj igis ĝin kaj la evoluan fonduson de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado servi al la socio, baza konstruado kaj ekonomia evoluado de membraj landoj. La konferenco decidis, ke la kunveno de financaj ministroj el membraj landoj okazos en Pakistano antaŭ decembro por diskuti pri la detalaj problemoj de la fonduso pri redukto de malriĉeco.

Krom malpliigo de malriĉeco, la akcelo de regiona ekonomia integrigo ankaŭ estas unu el la plej gravaj aferoj de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado en la venontaj dek jaroj. Daka Deklaracio postulas membrajn landojn daŭre plifortigi la procezon de ekonomia integrigo kaj komenci servan komercadon, grandigi investon, nuligi la doganon kaj nedoganan komercan malhelpon inter la membraj landoj por la realigo pri establiĝo de sudazia libera komercejo en la jaro 2010 kaj preparado por la establado de sudazia ekonomia unio kaj aliaj celoj.

La partoprenintaj landoj fortigis la kunlaboron kaj forton de la batalo kontraŭ terorismo. Dum la konferenco, ĉiuj membraj landoj subskribis protokolon de la Regiona Konvencio pri la kontraŭterorisma batalo de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado kaj decide okazigos kunvenon de ministroj pri interaj politikoj de membraj landoj por diskuti komunan zorgatan sekurecan problemon.

La konferenco decidis aligi Afganion kiel oficialan membron de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado kaj akcepti Ĉinion kaj Japanion kiel observantojn. Plenumonte necesajn procedojn, Afganio fariĝos la oficiala membro de Sudazia Asocio por Regiona Kunlaborado. La konferenco bonvenigas kaj principe konsentas pri la observantiĝo de Ĉinio kaj Japanio.

Dum la konferenco, gvidantoj de Hindio kaj Pakistano montris grandan toleron en la problemo pri Kaŝmiro. Hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj palestina ĉefministro Shaukat Aziz du-foje faris intervidiĝon kaj en unu el la intervidiĝoj, la du ĉefministroj solaj interparolis je 30 minutoj kaj ambaŭ konfirmis la proceson de la paca dialogo inter Hindio kaj Pakistano. Post la intervidiĝo, Shaukat Aziz esprimis, ke la du flankoj konfidenceme interparolis kaj gajnis sukcesan atingon. La parolado konsistas el ĉiuj ambaŭaj temoj inkluzive de la problemo pri Kaŝmiro.