La 14-an de novembro en la urbo Busan de Korea Respubliko inaŭguriĝis la 3-taga kunveno de Negoca Konsulta Konsilio de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.
La ĉeftemo de la kunveno estas antaŭenpuŝi la ministronivelan konferencon de la Monda Komerca Organizo okazontan en Hongkong de Ĉinio venontmonate akiri progreson; laŭplane realigi rimedojn difinitajn de la celo de Bogor, ke evoluintaj kaj evoluantaj membroj realigu komercan kaj investan liberigon respektive en la jaro 2010 kaj 2020; plifortigi kontraŭterorisman kunlaboron kaj kapablon kontraŭ naturaj katastrofoj kaj ellabori longedaŭran disvolvan strategion de energio.
|