• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-15 14:31:05    
"Cent-familia Festeno" en Dong-nacieca Vilaĝo

cri
La Sanjiang-a Dong-nacieca Aŭtonoma Gubernio de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la ĉina suda landparto estas karakteriza je la belaj naturaj pejzaĝoj kaj la simpatia popola moro. En ĉifoja programero ni vojaĝu tien por gustumi "Cent-familian Festenon" kaj ĝui gajan vesperon inter tieaj entuziasmaj naciecanoj.

En la Sanjiang-a Dong-nacieca Aŭtonoma Gubernio ekzistas centoj da dong-naciecaj vilaĝoj, kaj la vilaĝo Chengyang estas la plej distingiĝa el ili. En tiu ĉi dong-nacieca vilaĝo mi konis la "Cent-familian Festenon" de Dong-oj.

Unue mi parolu pri "Cent-familia Festeno". Legendo diras, ke en la antikveco foje la vilaĝo de Dong-oj estis atakita de diluva monstro, kaj baldaŭ la riz-kampo estis subakvigota, domoj detruotaj kaj vilaĝanoj englutotaj de la diluva monstro. En tiu kriza momento, subite alflugis el la ĉielo heroo, kiu, per siaj fortaj flugiloj, frakasis la diluvan monstron je ĝia spino. Por esprimi sian respekton al la heroo, ĉiu familio de Dong-oj invitis la heroon al sia hejmo por manĝado. Tamen bedaŭrinde, la heroo devis forlasi la vilaĝon matene de la sekvanta tago, kaj ne eblis por li gastiĝi ĉe ĉiu familio. Kion fari? Iu ĉarma knabino elpensis bonan ideon: Ĉiu familio kuiru siajn plej frandajn pladojn, kaj poste la tuta vilaĝo okazigu la komunan festenon honore al la heroo. Ĉar la festeno koncentris la bongustaĵojn el ĉiuj familioj de la vilaĝo, tial oni nomis tion "Cent-familia Festeno". De tiam, ĉiufoje, kiam alvenis honorindaj gastoj aŭ okazis ĝojiga afero al la vilaĝo, oni aranĝas "Cent-familian Festenon", kaj tiu kutimo daŭras ĝis nun.

Tiutage, kiam mi kaj miaj amikoj venis al la vilaĝo Chengyang, eksplodigante petardojn, dong-naciecaj viroj vestitaj je nigraj tradiciaj konstumoj, renkontis nin, gastojn el foraj lokoj. Kantante popolkantojn, dong-naciecaj virinoj, vestitaj je bluetaj jaketoj kaj nigraj faldo-riĉaj jupoj kaj kun arĝentaj ornamaĵoj surkape prezentis la vinon al ni. Tio estas nomata "eniro-bara drinko", kaj la gastoj devas drinki la vinon je unu engluto, poste forbalai polvon for de sia korpo per verd-folia branĉo. Fininte tiun ceremonion, la gastoj povas eniri en la vilaĝon.

Knabino Yang Yeli diris al mi, ke Dong-oj ŝatas kanti, kaj de infanaĝe ili sin ekzercas en la kantado. Ŝi diris:

"La gepatroj instruas al ni kantadon. Ni Dong-oj estas kantemaj kaj eklernis la kantadon en la infanaĝo. En nia vilaĝo estas prezenta grupo de kantado, kaj mi ellernis multajn kantikojn pri tosto, amo kaj tiel plu."

Tuj kiam ni eniris en la vilaĝon, aro da junuloj elludis la muzikilon Lusheng, kaj knabinoj, tenante mane kolorajn ombrelojn, ekdancis laŭ la melodio de Lusheng. Laŭ la zigzaga ŝtonplata vojo de la vilaĝo, ili enkondukis nin sur la placon situantan en la vilaĝa centro. Jen estas la loko, kie oni ofte aranĝas "Cent-familian Festenon".