• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-15 16:09:01    
Okazas en Ĉinio la 7-a Azia Arta Festivalo (foto)

cri

De la 11-a de novembro ĝis la 17-a de novembro okazas la 7-a Azia Arta Festivalo en Foshan, urbo en ĉina suda provinco Guangdong. Partoprenas en ĝi pli ol 500 artistoj el 21 landoj.

Tio estas popolarto de Pakistano "Dhammal", pia kanto kaj danco.

Inaŭgura vesperkunveno de la festivalo estas nomata "Azia Ĉielo". 21 artaj grupoj prezentis 26 programerojn inkluzive de danco, kanto kaj instrumento.

La Azia Arta Festivalo estas fondita de la ĉina Kultura Ministerio en 1998. Ĝi estas okazigita ĉiujare por regiona kultura interfluo kaj donas scenejon por ke artistoj el diversaj aziaj landoj plene montru specialan ĉarmon de la azia arto. La ĉeftemo de la ĉifoja festivalo estas "fokusu kulturon, komune kreu pompon". La festivalo speciale invitis tiujn landojn, kiuj havas intiman interfluon ekonomian kaj kulturan kun la okazloko aŭ malofte partoprenis en la festivalo en la pasinteco por pligrandigi skalon kaj influon de la Azia Arta Festivalo. Ŝtata Arta Grupo gvidata de turka kultura kaj turisma ministro Attila Koc unuafoje partoprenis en la festivalo. Li opinias, ke kiel azia granda lando, Ĉinio povas ludi pli grandan rolon en regiona kultura kunlaboro. Li diris:

"Ĉi tio estas bonega aktivado. Ĉinio estas unu flanko de Silka Vojo kaj Turkio la alia flanko, tial Ĉinio kaj Turkio devas plifortigi kunlaboron. Ĉinio devas plifortigi kunlaboron kun tiuj landoj, kiuj estis trapasitaj de Silka Vojo, kaj intense konekti ĉiujn aziajn landojn per Silka Vojo."

Krom kultura arto kun riĉa enhavo kaj diversaj formoj el aliaj aziaj landoj, elitaj programeroj el diversaj lokoj de Ĉinio ankaŭ enfluis en la festivalon. Estrino de malajzia arta delegacio Haniah Hassan opinias, ke la Azia Arta Festivalo estas bonega platformo. Ŝi diris:

"Ĉinio havas interkonsenton kun Malajzio pri kultura interfluo. Ni akceptis multe da ĉinaj artaj grupoj, kiuj partoprenis en Malajzia Arta Festivalo. Tio estas utila al kultura kontakto inter Ĉinio kaj aliaj landoj, ke kultura interfluo de Ĉinio kaj Malajzio enhavas ne nur prezentadon. Azia Arta Festivalo estas ege bona scenejo, kie ĉiuj delegacioj povas interflui teknikon de arto."

Pakistana delegito s-ro Naeem Tahir opinias, ke ĉio estas utila al plivastigo de scio, ĉu ekspozicio ĉu prezentado. Li diris:

"Kulutra interfluo de diversaj aziaj landoj estas utila al disvolvo kaj kompreniĝo. Kulturo havas diversajn formojn. Vida arto aŭ sceneja arto pli bone interkomprenigas popolojn. Kompreniĝo estas utila al pliigo de scio kaj scio al paco kaj amikeco. Mi esperas plifortigi kulturan interfluon per diversaj manieroj."

S-ino Meng Xiaosi, ĉina kultura vicministro, respondecanta pri kultura interfluo, opinias, ke la ĉina registaro alte atentas protekti kulturan diversecon kaj proponas pliigi interkompreniĝon, likvidi malintimecon kaj disvolvi amikecon per egala interfluo kaj kunlaboro de diversaj kulturoj, por realigi komunan prosperon kaj disvolvon de diversaj nacioj en la mondo. Inter ili, la kultura interfluo inter Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj tenas bonan tendencon. Ŝi diris:

"Estas pli taŭge, ke oni per 4 "plej" resumas karakterizon de la kultura interfluo inter Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, nome, la plej bona, la plej aktiva, la plej frekventa kaj la plej frua laŭ starigo de regiona kultura interfluo. En la estonteco, ni bone utiligos mekanismon de Azia Arta Festivalo kaj Azia Forumo de Kulturaj Ministroj kaj daŭre tenos la tendencon."

Ŝi ankaŭ diris, ke politiko, ekonomio kaj kulturo estas tri grandaj apogiloj de kunlaboro kaj interfluo inter Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Kultura kunlaboro kaj interfluo de diversaj landoj devas ludi pli grandan rolon en akcelo de amikeco kaj interkompreniĝo.