• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-15 18:36:31    
Jiacuo kaj lia laboro por savi kulturan heredaĵon de la tibeta nacieco

cri

Jiacuo estas estro de oficejo de la subregiono Shannan por savi naciecan kulturan heredaĵon. Li longtempe sin dediĉas por savado de tibeta kultura heredaĵo kaj preparas preni tibetan operon por peticii "mondan nematerian kulturan heredaĵon". Nun ni konigos al vi Jiacuo kaj lian laboron por savi kulturan heredaĵon de la tibeta nacieco.

Nun vi aŭdis pecon de la tibeta opero. La tibeta opero estas populara ĝenerale en la tibeta loko kaj estas sinteza arto per popola kanto kaj danco por esprimi rakonton. Ĝi havas historion je almenaŭ 1 300 jaroj. La tibeta opero estas dividita en du skolojn, "blankavizaĝa masko" en la frua periodo kaj "bluvizaĝa masko" en la posta periodo. Antaŭ 1985, Jiacuo estis aktoro. Li diris:

"La tibeta opero estas diferenca en malsamaj lokoj de Tibeto. Kvankam teksto estas sama, tamen melodio malsama. En nia regiono, troviĝas 12 gubernioj kaj la tibeta opero de tiuj gubernioj havas sian propran karakterizon. La unua tibeta opero naskiĝis ĉi tie."

Pro sia laboro savi kulturan heredaĵon, li memlernis la ĉinan lingvon. Kvankam li ne flue parolas, tamen li volas akcepti intervjuon per la ĉina lingvo. Jiacuo kun malalta staturo, estas milda, kaj longa hararo kovranta liajn ŝultrojn, pliigas lian edukitecon de artisto.

Jiacuo diris, ke ĉar en sia juneco li havis sperton prezenti la tibetan operon, tial li ege amas ĝin, kiu pasigis centjaran brilon. Nun la tibeta opero same kun aliaj antikvaj operaj artoj, frontas al foriro de spektantoj, kaj manko de kompetentuloj kaj kapitalo. Cetere tibetnacieca kaj civila kultura heredaĵo estas en krizo en la nuntempa socio. Li esperas, ke li povos fari kontribuon por protekti la tibetanaciecan kulturan heredaĵon.

En 1985 Jiacuo komencis savadon al tibeta kultura heredaĵo. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, laŭ unueca aranĝo de la ĉina registaro, en tibetaj diversaj lokoj, sinsekve establiĝis grupo por savi naciecan kulturan heredaĵon kaj, dank'al asigno de ŝtato kaj aŭtonoma regiono, ili faris sisteman ĝeneralan esploron, kolekton, ordigon, esploron, redaktadon kaj eldonadon al tibeta nacieca kaj civila kultura heredaĵo. Laboro fare de Jiacuo dum preskaŭ 20 jaroj estas unu parto.

La subregiono Shannan estas origina loko de la tibeta kulturo. Ĉiuj reĝoj de Tibeto de la unua ĝis la 32-a loĝis ĉi tie. Multaj unuaj de la tibeta historio troviĝas ĉi tie: la unua agro, la unua vilaĝo, la unua palaco kaj la unua templo. Pro resto de pompa historia kulturo, laboro savi la naciecan kulturan heredaĵon estas pli necesa kaj ŝarĝa.