• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-16 13:50:55    
Magia mondo de J.K. Rowling

cri

J. K. Rowling, brita verkistino, naskiĝis en Gwent en Britio la 31-an de julio, 1965. Antaŭ sia emeritiĝo, ŝia patro estis administranto en aviadil-fabriko kaj ŝia patrino teknikisto en eksperimentejo. Rowling en sia infaneco havis ordinaran aspekton kun okulvitroj. Ŝi tre ŝatis lernadon kaj estis iomete sovaĝa. Ŝi de sia infaneco emis verki kaj rakonti rakontojn. Ŝi skribis rakonkon rilate al leporo en la aĝo de 6 jaroj. Ŝi rakontis rakontojn al sia malpliaĝa fratino. Ŝi ĉiam havas komponan motivon kaj aspiron. Ŝi iam estis mallonga instruistino kaj sekretario.

J. K. Rowling amas la britan literaturon. Ŝi lernis la francan lingvon en universitato. Post diplomitiĝo, ŝi sole iris al Portugalio por futuro kaj baldaŭ amiĝis al loka raportisto. Bedaŭrinde, ke la geedziĝo venis frue kaj finiĝis frue. Post nelonge, ŝi portis sian filinon, aĝon trimonate, al Britio kaj loĝis en malgranda apartemento. Ŝi nur vivtenis sin kaj la filinon per malmulte da senlaboreca helpmono pro tio, ke ŝi ne trovis laboron.

Eta sorĉisto kun okulvitroj, malforta, maldika kaj nigrahara, ĉiam ridetis al ŝi ekster la trajno-fenestro kiam la 24-jara Rowling estis en trajno al Londono. La sorĉisto tuj eniris en ŝian vivon kaj ŝi havis la ideon komponi Harry Potter. Kvamkam tiam ŝi ne havis paperojn kaj plumon enmane, tamen ŝi komencis brave imagi, finfine ŝi prezentis rakontojn pri Harry Potter al la mondo. Tial, naskiĝis Harry Potter——dekjara knabo, maldika kaj malgranda kun nigrahararo, verdaj okuloj, rondaj okulvitroj, longa kaj maldika cikatro en fulmo formo sur la frunto......Harry Potter fariĝis fabela figuro populara tra la mondo.

J. K. Rowling kaj ŝia filino havis tre malfacilan vivon. Kiam ŝi komencis verki "Harry Potter kaj ŝtono de sorĉisto", la unuan libron de serio de Harry Potter, Rowling ofte skribis rakonton pri Harry Potter sur malgrandaj paperoj en apuda kafejo pro tio, ke ŝia domo estis kaj malgranda kaj malvarma. Tamen, ŝia klopodo baldaŭ estis kompensita. Kiam la fabelo estis eldonita, ĝi tuj gajnis multe da atento kaj laŭdo kaj premioj. Sekve de tio, Rowling komponis "Harry Potter kaj la Ĉambro de Sekretoj" kaj "Harry Potter kaj la malliberulo el Azkaban" respektive en 1998 kaj 1999, kio pluapaŝe sensaciis la mondon.

Julie de 2000, sekve de apero de la kvara libro "Harry Potter kaj la Pokalo de Fajro", la serio da fabeloj kreis legendon en la eldona historio. Laŭ venda statistiko la plej nove publikigita, la unua libro de "Serio de Harry Potter" estis la plej bone vendata romano en Britio en 2001. Ĝi kreis surprizan rekordon, ke oni eldonis 35 miliojnojn da ekzempleroj per 46 lingvoj. Filmoj pri "Serio da Harry Potter" sinsekve rompis lokan filmbiletan rekordon en diversaj lokoj en la mondo. Post la apero de la kvina libro "Harry Potter kaj la ordono de fenikso" en julio de 2003, refoje ondegis "Harry Potter". Ĝis nun, ŝiaj verkaĵoj estis tradukitaj en pli ol 60 lingvojn kaj estis venditaj en pli ol 200 landoj kaj regionoj je la nombro de 200 000 000 ekzempleroj.

Rowling edziniĝis al anestezisto en 2001. Partoprenis en la geedziĝa ceremonio nur 15 homoj, plejparte parencoj de ambaŭ flankoj. Nun, ili jam havas filon nomatan David. Nuntempe, ŝi kaj ŝia edzo kaj gefiloj vivas tre feliĉe.

"Harry Potter" alportis al J. K. Rowling grandan gloron kaj trezoron. Ŝia rakonto kvazaŭ estus moderna Cindrulino kaj cirkulas tra la mondo.