• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-16 15:31:38    
Ĉinio rapidigas utiligon de mara akvo por mildigi mankon de sensala akvo.

cri

La rezerva fonto de sensala akvo de Ĉinio okupas la kvaran lokon de la mondo, tamen la pokapa sensalakva kvanto de ĉinoj estas nur 1/4 de la meznombra pokapa kvanto de la mondo. Laŭ tio Ĉinio estas unu el la 13 landoj kun plej malmulte da pokapa kvanto de sensala akvo. En pli ol 400 el la 600 urboj de Ĉinio la proviza kvanto de sensala akvo estas nesufiĉa. Pro tio la ĉina registaro ellaboris projekton por grandskale grandigi la skalon kaj altigi la nivelon de marakva utiligo, kun la celo akceli la kontinuigeblan disvolvon de socio kaj ekonomio de ĉemaraj regionoj.

Laŭ la projekto, en la jaro 2010, Ĉinio kapablos sensaligi maran akvon je 800 miloj ĝis miliono da kubmetroj tage, rekte utiligi maran akvon je 55 miliardoj da kubmetroj jare, kaj altigi la kontribuan proporcion de marakva utiligo al mildigo de sensalakva manko en ĉemaraj regionoj al 16% ĝis 24%. En la jaro 2020, Ĉinio kapablos sensaligi maran akvon je 2,5 milionoj ĝis 3 milionoj da kubmetroj tage, rekte utiligi maran akvon je 100 miliardoj da kubmetroj jare, kaj altigi la kontribuan proporcion de marakva utiligo al mildigo de sensalakva manko en ĉemaraj regionoj al 26% ĝis 37%.

La gravitaj programoj plenumotaj de Ĉinio por utiligi maran akvon en la venontaj jaroj estos ekzempla programo pri grandskala sensaligo de mara akvo fare de ĉemaraj akvomankaj urbegoj en norda Ĉinio, grava ekzempla programo pri grandskala kaj mezgrandskala sensaligo de mara akvo por provizi al urbanoj drinkeblan akvon, mezgrandskala kaj malgrandskala sensaligo de mara akvo por solvi la problemon de industria pura akvo, kaj rekta utiligo de malvarmigita mara akvo fare de gravaj industriaj fakoj.

Persono de koncernaj fakoj esprimis ke la projekto favoros al mildigo de manko de sensala akvo en ĉemaraj regionoj de Ĉinio.