• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-16 15:52:48    
Restoracioj de italaj pladoj en Pekino (1)

cri
Vojaĝante en Ĉinio, alilandaj turistoj emas gustumi la originalajn pladojn de la ĉina nacio. Tamen longe restante en Ĉinio oni eble sopiras ankaŭ manĝaĵojn de siaj propraj landoj. Estu trankvilaj, karaj amikoj, En Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj de Ĉinio troviĝas nemalmultaj restoracioj, kiuj provizas klientojn per diverslandaj pladoj. En ĉifoja programero ni konigu al vi du restoraciojn de italaj pladoj funkciantajn en Pekino.

De la lastaj jaroj, la ĉenaj restoracioj de la fama patkuko Pizza Hut debutis en diversaj grandaj urboj de Ĉinio, kaj la debito de tiu itala platkuko ne nur kontentigas la scivolemon de multaj ĉinoj, sed ankaŭ ebligas al multaj saĝaj komercistoj kapti la bonan komercan ŝancon. Sekve de tio, en grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio aperis nemalmulte da restoracioj de italaj pladoj, kaj iuj el ili eĉ engaĝis italojn kiel ĉefkuiristojn.

La du restoracioj, kiujn ni konigos al vi estas malgrandaj, tamen ili havas siajn proprajn trajtojn kaj ĝuas sufiĉe altan renomon en la ĉina ĉefurbo.

Unue ni prezentu al vi la restoracion TAFI, situantan en la universitata kvartalo ĉe la loko Wudaokou de la norda parto de Pekino. Ĝi estas negranda, sed hela kaj komforta. Inter ĝiaj klientoj la plejparto estas alilandaj studentoj lernantaj en Pekino, ekzemple fraŭlino Ohigashi Chiharu, kiu estas japana knabino lernanta en la Pekina Fremdlingva Universitato. Ŝi ofte prenas la manĝon en tiu ĉi restoracio. Laŭ ŝia opinio, la supereco de la restoracio estas la prezo de ĝiaj pladoj. Ŝi diris:

"En tiu ĉi restoracio ne abundas klientoj nek mankas klientoj, pro tio estas tre agrable por mi preni la manĝon ĉi tie. Krome la servado estas kontentiga, farante tre intiman etoson. En la orienta parto de Pekino troviĝas multaj restoracioj de italaj pladoj, sed tieaj prezoj ĝenerale estas tro altaj, kaj kompare kun ili, ĉitieaj estas preferindaj."

Al la alilandaj studentoj, kiuj ŝatas tiun ĉi restoracion, la memhelpa tagmanĝo ĉiutage liverata estas la plej plaĉa, ĉar tio kostas nur 29 juanojn de renminbi, sufiĉe malmultekosta.

La posedanto de la restoracio TAFI estas japano s-ro Imabashi Michihiro, kaj la kuiristoj plejparte estas ĉinoj. S-ro Imabashi Michihiro diris, ke kvankam li kaj la kuiristoj ĉiuj ne estas italoj, tamen ili bone konas la kuiran procedon de italaj pladoj. Li diris:

"En la pasinteco, kiam mi estis en Japanio, mi jam min okupis je kuirado de italaj pladoj, sekve mi estas relative eksperta ĉiflanke. Por kontentigi la klientojn, mi faris multe da klopodoj."

La pladoj de la restoracio TAFI estas ne multspecaj, sed tre karakterizaj. Krom la tradiciaj italaj pladoj, ĝi ankaŭ liveras la patkukon Pizza, italan nudelon kaj la bongustan italan deserton. Por garantii la originalan guston de la pladoj, la restoracio importas la plejparton de spicaĵoj el Italio. Malsame ol restoracioj funkciigataj de italoj, en la restoracio TAFI, kuiristoj ofte uzas ĉinajn legomojn kiel akompanaĵojn de la italaj pladoj, kaj eĉ uzas sojon, unu el la tipaj orientaj spicaĵoj en la kuirado. Tio ne nur aldonas novajn elementojn al la italaj pladoj de la restoracio TAFI, sed ankaŭ estas bonvenigata de klientoj.