• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-16 15:54:42    
Pinta interparolo de Japanio kaj Usono alfrontas multe da malfacilaj problemoj

cri

Posttagmeze de la 15-a de novembro laŭ la loka tempo, usona prezidento George W. Bush atingis Osaka-an Flughavenon per speciala aviadilo kaj komencis sian unuastacian viziton al Azio. Laŭ konigo, la 16-an ĉimonate en Kioto, Bush laŭplane interparolos kun japana ĉefministro Koizumi Junichiro por montri al la publiko, ke la dulandaj rilatoj estas en intima periodo. Tamen analizistoj opinias, ke estas necerte, ĉu ĉifoja interparolo povos esti tiel gaja kiel en mielo-monato, pro tio, ke nuntempe troviĝas serio da malfacilaj problemoj en la dulandaj rilatoj.

Nuntempe, la malfacilaj problemoj alfrontataj de Japanio kaj Usono estas kiel jene:

Unue, disputo de bovaĵa komerco inter Japanio kaj Usono. Japanio de decembro de 2003 haltigis importadon de usona bovaĵo. Rilate al tio, Vaŝingtono frekvente donis premon al Japanio, postulante, ke Japanio importu usonan bovaĵon. En junio ĉijare, vicsekretario de usona Agrikultura Departemento minace diris al vizitanta parlamentana grupo de Japanio, "tolereco de la usona registaro estas limigita. Se Japanio daŭre haltigos importi usonan bovaĵon, la usona registaro konsideros ĝin kiel politikan problemon de la du landoj." Tamen, specialista konferenco fondita de la japana kabineto en la 3-a de septembro ĉijare elmetis mezperiodan raporton pri serioza importado de usona bovaĵo. Spite al la popola volo kaj la raporto de la specialista raporto, koncernaj oficistoj de la japana registaro sub premo de Usono esprimis, "Ne troviĝos problemo, se oni importos bovojn en la aĝo de malpli ol 20 monatoj. La japanaj amaskomunikiloj opinias, "Tio estas donaco de Koizumi al la vizitanta usona prezidento Bush".

Due, reordigo de usona armeo garnizonanta en Japanio. La 29-an de oktobro en Vaŝingtono, konferenco de ministroj nacidefendaj kaj eksteraferaj de Usono kaj Japanio publikigis mezperiodan raporton pri reordigo de la usona armeo garnizonanta en Japanio. La raporto enhavas plifortigi funkciadon kaj labordividon de la usona armeo kaj la japana defenda forto. La du flankoj konsentis, ke oni faru reordigon al la usona armeo en Okinavo kaj malpliigu la usonan armeon je 7 000 soldatoj, inter ili, 6 000 soldatoj estos translokitaj al Guam. Oni bezonas milojn da miliardoj da enoj por konstrui komandejon, kvartirojn kaj loĝejojn de familianoj kaj parencoj. Tamen, Usono postulis, ke Japanio pagu la monon. Tial, kiam la mezperioda raporto estis publikigita, ĝi tuj estis forte oponita de koncernaj lokaj registaroj de Japanio kaj la japana publiko.

Laste, longigo de templimo de la japana defenda forto garnizonanta en Irako. Laŭ "Speciala Rimedo pri Iraka Reprospero", Koizumi en la pasinta februaro sendis japanan defendan forton al Samawah, suda regiono de Irako. La difinita templimo estas unu jaro. En la pasinta decembro, la japana kabineta konferenco decidis ĝin longigi ĝis du jaroj. Sed, en la kuranta julio, Usono postulis, ke la japana defenda forto garnizonu en Irako ĝis 2006.

Tial, kia estas la rezulto de ĉifoja interparolo inter Bush kaj Koizumi? Oni ĝin atendas.