• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-17 08:30:52    
Pri romano "Ŝanhaja Mateno" kaj Ĝia Aǔtoro

CRI
La romano "Ŝanhaja Mateno" temas kaj pri kunlaboro kaj pri batalo inter la proletaro kaj la nacia burĝaro, ĉar, kiel dirite de Mao Zedong en "Pri Ĝusta Traktado de Popolaj Internaj Kontraǔdiroj": "La nacia burĝaro estas malsama ol la imperiistaro, bienula klaso kaj burokrata burĝaro. Inter la laborista klaso kaj la nacia burĝaro ekzistas kontraǔdiro inter ekspluatateco ka ekspluato, kontraǔdiro origine antagonisma. Tamen laǔ la konkreta kondiĉo en nia lando, la antagonisma kontraǔdiro inter tiuj du klasoj povas esti interna de la popolo. Estis tasko tre komplika kaj peniga verki romanon pri nacia burĝaro de Ĉinio, pri ĝia rilato kun la proletaro fariĝi neantagonisma kontraǔdiro, se ĝi estas ĝuste traktata. Oni povas solvi ĝin per paca maniero. La kontraǔdiro inter la laborista klaso kaj la nacia burĝaro fariĝus tiu inter ni kaj malamiko, se ni traktus la nacian burĝaron ne ĝuste, ne per politiko de unuigo, kritiko kaj eduko, aǔ se la nacia burĝaro ne akceptus ĉi tiun nian politikon."
En la jaro 1958 aperis romano verkita ĝuste laǔ tiama ĝenerala konado pri la trajto de la nacia burĝaro, pri tiu klasa kontraǔdiro kaj ĝia ŝanĝiĝado en malsamaj kondiĉoj. La 1-a volumo de la romano temas pri tio, ke bando da industriaj kaj komercaj kapitalistoj en Ŝanhajo, reprezentate de Xu Yide kaj Zhu Yannian, kondukis frenezan atakon al la proletaro en la komenca periodo post la liberiĝo – sin apogante al alilandaj politika kaj ekonomia fortoj, ili intrige planis eltiri kapitalon kaj konstrui 3 defendajn liniojn en Ŝanhajo, Hongkong kaj Nov-Jorko por fari lastan baraktadon kontraǔ la proletaro. Ĉion ili faris, spekulon, aĝioton, akaparon, subaĉeton, spionadon, perfiduligon, falsadon kaj...
En la jaro 1962, eldoniĝis la 2-a volumo de la sama romano. Tiu ĉi volumo temas pri tio, ke la forto de la "Kvin-kontraǔa Movado"* estas nebareble granda. En la 2-a volumo la aǔtoro emfaze esprimis la potencon de la politiko ellaborita de la partio rilate al la nacia burĝaro. Jen Yang Jian, estro de unuec-fronta departemento, gvidis laborgrupon en la movado. La grupo sin firme apogis al la laborista amaso en praktikado de la taktikoj "utiligi kontraǔdirojn, fari dividojn, unuigi majoritaton kaj izoli minoritaton" al la burĝaro, mobilizis sennombrajn socianojn por formi vastan unuec-fronton kaj fine frakasis la plej fortikan remparon de la burĝaro.El kiom da volumoj la romano konsistas?
Kara retleganto, la romano "Ŝanhaja Mateno" havas sume 4 volumojn. En 1979 publikiĝis la 3-a volumo kaj en 1980, la 4-a. La ĉefa enhavo de la 3-a volumo estas tio, ke post la hieraǔ menciita movado aperis nova situacio en la transformado de la kapitalismaj industrio kaj komerco. Travivinte tiun movadon, kapitalistoj reprenis sian flamon, sed baldaǔ ili revigliĝis, utiligis legalizitan pozicion kaj provis vastigi sian forton, por fari novan barakton kontraǔ la proletaro. Aliflanke, ardis alia movado, tiu de demokratia reformado, gvidata de la Partio, en fabrikoj, ludante gravan rolon por purigi kaj firmigi la vicaron de la laborista klaso. La lasta volumo priskribas la procezon de kunigo de komuna kaj privata administroj en industrio kaj komerco, kaj vivadon de laboristoj. Dank' al tio, multaj kapitalistoj aprobis la decidon. La aǔtoro tre bone prezentis ĉion. Sed kiu estis la aǔtoro de la 4-voluma romanego?
Zhou Erfu. Li naskiĝis en Nankino, 1914. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento li komecis literaturan verkadon. Antaǔ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (1949), li publikigis romanojn "Doktoro Norman Bethun", "Hirundonesta Klifo", "Knaboj de Okcidenta Akvo" kaj aliajn pecojn, el kiuj la 1-a, spegulanta batalon kaj vivon de popolanoj en liberigita regiono, portis vastan influon. Interalie li verkis ankaǔ novelojn, poemojn, dramojn, korespondaĵojn, skizojn, eseojn kaj.... almenaǔ 100 pecojn. Ĉio kuniĝis en pli ol 10 kolektojn, kiaj "Nokta Migrado", "Nova Starto", "Montavala Printempo", "Altebenaĵa Kanzono", "Ekstermado", "Popolaj Soldatoj" kaj "Printempa Magreco".
Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, longatempe Zhou Erfu okupiĝis pri laboroj sur la unueciga fronto, tial li havis multe da ŝancoj fari vastajn kontaktojn kun diversaj homoj el la burĝaro. Jen kial li povis sukcese priskribi verajn figurojn de kapitalistoj en la priparolita romano.
Efektive, li tre brile figurigis burĝojn, farinte lertan elektadon. Li esprimis tiajn personojn el la burĝaro ne nur per vasta prezentado de politka batalo kaj produktada aktivado, sed ankaǔ per profundigo en familian vivon, mondumadon, vigladon de interna mondo kaj per subtila bildigo de vizaĝoj, kostumoj kaj ornamoj. Ekzemple, li profunde malkovris mensan putriĝon de Xu Yide per priskribo pri familiaj rilatoj kaj lia adultado kun Jiang Juxia, nudigante lian egoistecon kaj hipokritecon en amo. Originaleco regas en psika priskribado. La aǔtoro ofte atingis psikan efekton per vortoj kaj agoj de enromanaj personoj. Li unuflanke prezentis intiman kontakton aǔ manpreman interpaciĝon de kapitalistoj kaj, aliflanke, subtile desegnis sekretan interlukton kaj kovadon de neeldireblaj intencoj. Kiaj kapitalistoj? Ili svarmigis dolĉajn ridetojn ekvidinte laboriston aǔ kadron, kaj sin montris "piaj" kaj "honestaj"; sed restante solaj ili brulis kaj flamis de malamo, timego kaj endilemiĝo. Vere brila la psika priskribado, farita de Zhou Erfu en la 4-voluma romano "Ŝanhaja Mateno".
------------------------- ------------------------------------ ------------------------------
*Kvin-kontraǔa movado: Komence de 1952, okazis movado kontraǔ korupto kaj malversacio, kontraǔ ŝtelo kaj likigo de imposto, kontraǔ ŝtelo de ŝtata havaĵo, kontraǔ sekretaj malpliigo de laboro kaj depreno de krudmaterialoj kaj kontraǔ ŝtelo de ŝtataj ekonomiaj informoj, gvidate de la Partio kaj kondukate meze de kapitalismaj industriistoj kaj komercistoj. La movado venkis frenezajn atakojn de la burĝaro kaj servis kiel solida bazo de socialisma transformado de la kapitalismaj industrio kaj komerco.