• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-17 14:15:00    
Ĉina pianoluda stelulo Ren Xiaolu

cri

Antaŭ nelonge, Ren Xiaolu, gajninto de la duagrada premio en la 13-a Azia Pianoluda Konkurso de 2005, unuafoje okazigis solan koncerton en Tianjin. La premiero vekis grandan eĥon.

Ren Xiaolu estas 22-jara studento pri pianoludo en Muzika Konservatorio de Tianjin. Rememorante sian vojon al studado pri pianoludo, Ren Xiaolu ĝoje diris, ke tre hazarde, en la aĝo de 4 jaroj ŝi unuafoje spektis pianoludon. Eleganta ludo kaj mirinda muziko profunde sorĉis ŝin tiel, ke ŝi metis al la patro sian postulon, nome, ke ŝi deziras lerni pianoludon. Poste la patro konsentis ŝian postulon. Ŝi diris: "Tiam, same kiel multaj infanoj, mi eklernis pianoludon, tamen nur mi la sola persistis en la lernado."

Kvankam tiam ŝi estis tre juna, tamen en la lernado la patro trovis ŝian muzikan genion. Tial la patro invitis Yang Xiao, muzikan profesoron de la Pekina Universitato por instrui la filinon, tiam iom post iom montriĝis la muzikaj genio kaj pensado de Ren Xiaolu. En la jaro 1999 Ren Xiaolu komencis sisteman lernadon en la mezlernejo sub Muzika Konservatorio de Tianjin, tiam ŝi vere eniris en la muzikan templon. Ŝi diris: "En la mezlernejo mi ekhavis mian propran komprenon pri muzikaĵoj, kaj ankaŭ la ludo iom maturiĝis. Mi ekinteresiĝis pri iuj mirindaj muzikaĵoj iom post iom kaj persistis la ekzercadon."

Por altigi la ludan lertecon kaj muzikan komprenon, Ren Xiaolu studis sinsekve en la ukrajna Muzika Konservatorio Odeso kaj la ĉina Centra Konservatorio de Muziko. En tiu ĉi periodo ŝi konis multajn muzikaĵojn, tio metis solidan fundamenton por ŝia profesia lernado. En 2002 Ren Xiaolu sukcesis en la enira ekzameno de Muzika Konservatorio de Tianjin kaj ekstudis kiel studento pri pianoludo. Klopoda lernado riĉigis la ludan lertecon kaj starigis ŝian ludstilon iom post iom. En la komenco de la kuranta jaro ŝi partoprenis la 13-an Azian Pianoludan Konkurson, reprezentante Ĉinion kaj gajnis la duagradan premion de la konĉerta grupo.

Pri ŝia prezentado en la konkurso, profesoro Lu Xiaoliang, ŝia instruisto, montris plenan kontenton. Li diris, ke ŝia ludo iom maturiĝis, kaj ŝi jam havas sian apartan percepton pri muziko. Precipe ŝiaj muzikaĵoj ĉiam pleniĝas de fervoro, tio estas malfacile akirebla. Li diris al raportisto, ke Ren Xiaolu estas la plej demandema el liaj lernantoj. Li diris: "Ŝi estas pensema kaj studema, kaj ĉiam sin disciplinas pli severe ol aliaj lernantoj. Fakte ŝi ne posedas superecon laŭ talento kompare kun siaj kunlernantoj en la komenco, tamen post senĉesa klopodo de 4 jaroj ŝi progresis pli multe ol la aliaj."

Lu Xiaoliang diris al raportisto, ke Ren Xiaolu ankaŭ aktive partoprenis en diversaj praktikadoj kaj profesiaj konkursoj, kaj plurfoje aliĝis al la prezentado por socia bonfaro, kio alportis al ŝi akumuladon. Kaj la sola koncerto ĝuste prezentis sian atingon, akiritan en la lernado kaj akumulado de tiuj ĉi jaroj.

En la koncerto ŝia lerta ludo aŭdiĝis jen paroksima jen milda kaj belaj melodioj elverŝiĝis kiel fluo. Ŝiaj mirindaj muzikaĵoj konkeris ĉiujn spektantojn.

Sinjoro Pedosov Valentin, specialisto de la ukrajna Muzika Konservatorio Odeso, kiu donis profesian gvidon al Ren Xiaolu, spektis la koncerton. Li opiniis, ke ŝi havas grandan latentforton kaj certe fariĝos pianoluda stelulo kun bela perspektivo.

Pri la sukcesa koncerto Ren Xiaolu montris sin tre trankvila. Ŝi diris, ke la koncerto inspiros ŝin plue teksi la muzikan fabelon per piano. "La procezo de mia pianoludo estas ankaŭ tiu de mia kreskado, en kiu mi iom post iom perceptis kiel iri sur la vojo de la vivo, kaj de tiu ĉi koncerto mi trovis mian mankon. Pianoludo akompanos min dum la vivo."