• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-17 17:53:07    
Laboro pri esploro, ordigo kaj redaktado de la tibeta kultura heredaĵo

cri

De 1985 ĝis 1995, li partoprenis en ĝenerala esploro, ordigo kaj redaktado de la tibeta kultura heredaĵo. Li venis al diversaj vilaĝoj. Monto estas alta kaj vojo malproksima, en loko, kie ankaŭ aŭto ne povas atingi, li portis surdorse pezan materialon, rajdis aŭ piediris, iam la veturado daŭris en la tuta tago kaj estis ege penige. Tamen por Jiacuo, kiu pasias en la tibeta kultura arto, tio estas plej ĝojiga sperto de lia vivo. Li diris:

"Tiam mi estis pli ol 30-jara kaj por mi tio ne estis peniga. Irinte en vilaĝon, mi estis emociita kaj ne konsideris malfacilaĵojn. Ĝojo ĉiam akompanis min. Ĝenerale ni ordigis tion kion ni kolektis tage. Ni atendis artistojn ĝis vespero. Unue tiuj artistoj ne volis kanti, do ni kune babilis pri ilia vivo kaj nia vivo. Tibetanoj ŝatas drinki sekalan alkoholaĵon, tial ni aĉetis kaj kune ĝuis ĝin. Tiam ili kantis."

En la subregiono Shannan, loĝas ankaŭ aliaj naciminoritatoj, kiaj Luoba-nacieco kaj Menba nacieco. Tiuj naciecoj ne havas sian propran skribon kaj faras interfluon kun ekstera mondo per la tibeta lingvo. Tamen ili kantas per sia propra lingvo. Tio alportis malfacilaĵojn por laboro de Jiacuo kaj liaj kolegoj. Jiacuo klare memoris tian staton. Li diris:

"Ni ne komprenas ilian lingvon. Ili parolas per la tibeta lingvo kaj kantas per sia propra lingvo. Estas malfacile por ni traduki. Ni devigite notis en ĉiu teksto kaj poste faris tradukon."

Intervjuatoj de Jiacuo kaj liaj gekolegoj estas maljunaj artistoj kun aĝo je pli ol 60 jaroj. En la tibeta historio, diversaj naciecaj kaj civilaj artoj, kiaj muzikaĵo, danco, anekdoto kaj popola kanto ne estis notita kaj nur disvastiĝas inter civilaj artistoj. Iufoje Jiacuo informiĝis pri tio, ke en iu vilaĝo troviĝas maljuna artisto, kiu lertas en kantado kaj scias multe da popolaj kantoj. Kiam li kaj liaj kolegoj rapidis al la vilaĝo, la maljuna artisto jam forpasis. Vizaĝe al tia stato pri homa forpaso kaj arta pereo, Jiacuo kaj liaj kolegoj estas ege malĝojaj.

Jiacuo okupiĝas ankaŭ pri alia afero, t.e. kolekti kaj ordigi materialon de la tibeta opero en la subprovinco Shannan kaj preparas peticii "mondan nematerian kulturan heredaĵon".

Adiaŭante la raportiston, Jiacuo speciale prezentis la tibetan popolan kanton kaj esperas, ke la raportisto ĝuos ĉarmon de la tibeta kulturo.