• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 08:31:53    
Li Hui: Ne Ĉiam Brile en Noktoj de Homa Vivo

CRI
En libera tempo, kariere sukcesa amiko vizitis min. En intima babilo li menciis, ke en lia vivo mankas kolorriĉaj modernaj elementoj kaj psikaj ekscitoj el "eksterteraj gastoj" pro tio, ke la urbeto, en kiu li loĝas, estas postiĝanta en ekonomio kaj kulturo kaj ne havas pli vastan mondumon kaj amuzterenon kiuj ja povas ege tuĉi la vivon. Aǔdinte lian elverŝon, mi leviĝis el sofo kaj paŝis al fenestro. Mi ovris la fenestron kaj almontris la noktan firmamenton.

"Rigardu! La noka ĉielo ne ĉiam estas brila. Ankaǔ la homa vivo. Jam neniel estas pli bele, ke ĝi estu stelplena kaj la luno tute ronda kaj hela. Sed en kiom da tagoj?"

Sereniĝis la vizaĝo de mia amiko kaj stele ekbrilis liaj okuloj.

Foje mi kompilis esearon titolitan "Elteni Vivbruecon kaj Lukson". Ĝia aǔtoro legis artikolon pri sinjoro Jinyong 1). La artikolo diris, ke Jinyong povis fari verkadon nur en nokto pro tio, ke estiel granda mastro de ĵurnalo, en ĉiu tago li ne havis liberan momenton sieĝate de multegaj aferoj. Tamen la nokto estis tiom fekunda, ke ĉiumatene aperis mil-ideograma peco de romano kaj same longa recenzo aǔ komento, kaj tio daǔradis eĉ pli ol 20 jarojn. Kaj tio aliflanke skuis la koron de nia eseisto kiu notis fine, ke la plej animskua estas ne la diligenteco de Jinyong, nek lia genio, nek lia monumenta sukceso, sed lia eltenemo kontraǔ vivbrueco. Kiel konate, Hongkong estas internacia metropolo plena de luksaĵoj kaj vivbruoj. Tamen Jinyong, kun plenaj poŝoj, ignoras ĉion, neniel tentate, sed ĉiuvespere, kiam oni dronis en diversaj sorĉoj kaj freneze sin amuzis, li trankvile "rampis tra kradoj" 2) – ĉu ne mirakle?

Sekve mi rakontis al la amikoj pri la fama Liewenhuke 3). "Diplomite el gimnazio, tiu ĉi juna kamparano venis en urbeton, certe ankoraǔ ne pli vivplenan ol tiu, en kiu vi loĝas. Li servis kiel pordisto de urbeta registaro, eĉ pli ol 60 jarojn. Kion ekscitan li havis? Li elektis la plej tedan poluradon kiel amatoraĵon. Jaro post jaro, persiste, obstine kaj ofereme, 60 jarojn, fine li eltrovis la mikroban mondon. Ni ja devas lerni de Jinyong la ignoradon de lukseco kaj, kiel li, ĉiuvespere fari plugadon per skribilo por aldoni oron al la vivo kaj briligi kaj pompigi literaturon; de Liewenhuke neglektadon al soleco kaj konstante studadi sciencon en kiu li vidigis al ni ĉarman mikromondon."

Ĉio dependas de la animo.

Vivplenec' kaj lukso la okulojn trempas,

eĉ nokto senfajraĵa kun ĉarmec' printempas.

1) Jinyong: Zha Liangyong (1924-- ), naskita en Haining de la provinco Zhejiang, honkonga verkisto kaj redaktoro.

2) Aludo pri persista skribado sur kradita papero.

3) Liewenhuke: Anthony van Leeuwenhoek (1632—1723), nederlanda biologo, kiu junece ellernis lensan teknikon kaj faris mikroskopon, en 1675 eltrovis protozoojn kaj en 1683 bakteriojn.