• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 10:55:01    
REU kaj REJM unuigis la membrarojn

cri
La komitato de Rusia Esperantista Junulara Movado kaj la estraro de Rusia Esperantista Unio interkonsentis ekde la novembro 2005 unuigi siajn membrarojn. Ĉiuj ĉi-jaraj membroj de REJM, kiuj ne estas samtempe REU-membroj, ricevos la membrokartojn de REU por 2005. Kaj ekde la 1-a de januaro de 2006, ĉiuj membroj de REU, kiuj aĝas malpli ol 31 jarojn, estos aŭtomate konsiderataj membroj de REJM.

Por efektivigi tion, REJM jure iĝos junulara sekcio de REU, laŭ la sama modelo kiel TEJO estas junulara sekcio de UEA.

Sed praktike REJM restas memstara organizo, kun propra statuto kaj aparta financo. Ĝian komitaton elektos nur la membroj de REJM, kaj tiu komitato portos la plenan respondecon pri la agado de la organizo. La REU-estraro garantiis plenan respekton al tiu memstareco.

La estraro de REU alvokas al ĉiuj siaj membroj helpi reaktivigi Rusian Esperantistan Junularan Movadon.

La Estraro de REU

La komitato de REJM

el [E-rus-informoj]