• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 14:53:33    
Aparta amo de Shanxi-anoj al vinagro

cri
Ĉinio estas vasta lando. En diversaj lokoj oni havas diversajn kutimojn, ankaŭ rilate al manĝaĵoj. Ĝenerale dirite, en Centra Ĉinio oni ŝatas akran guston, en Orienta Ĉinio oni preferas dolĉaĵon, kaj Shanxi-anoj, nome popolanoj de la provinco Shanxi, norda Ĉinio, aparte ŝatas vinagron. Ili ne povas malhavi vinagron dum sia tuta vivo.

Vinagro estas unu el la tradiciaj kondimentoj de Ĉinio. Ĝi estas farita el fermentigitaj sorgo, hordeo aŭ batato, kaj havas fortan acidan guston. En kuirado oni uzas ĝin kiel kondimenton por fari kuiraĵon pli bongusta aŭ forigi fiodoron de la materialoj. En manĝado de Jiaozio aŭ krabo, oni tre ŝatas trempi la manĝaĵon en vinagro. En Ĉinio multaj lokoj produktas vinagron, el ili la plej fama estas la provinco Shanxi, norda Ĉinio.

Ĉinoj nomas la provincon Shanxi "Hejmlando de vinagro", ĉar tieaj popolanoj ege amas vinagron. Laŭ statistiko ĉiu el ili prenas meznombre 25 gramojn da vinagro tage, tio estas duoblo de la meznombra prena kvanto de alilokaj ĉinoj. En la plej fama vinagra farejo de la provinco nia raportisto renkontis tiun, kiu kunprenas grandan sitelon por aĉeti vinagron.

"Sinjoro, vi aĉetas tiel multe da vinagro?"

"Ja, 10 kilogramojn, parte por mia propra familio, parte por amikoj kaj parencoj."

La vinagro farita de tiu farejo estas altkvalita kaj bongusta, kaj ĝuas altan famon ne nur en la provinco Shanxi, sed ankaŭ en aliaj lokoj. Multaj aĉetantoj venas frumatene kaj atendas la funkcion de la vendejo, ĉar se malfrue, la vinagro forvendiĝas.

Kial Shanxi-anoj amas vinagron? Laŭ analizo de specialistoj, la akvo kaj tero de la provinco estas alkalaj, tial la lokanoj bezonas acidon por neŭtrigo. Por ili, sen vinagro, sen manĝo. Se vi manĝas en la provinco Shanxi, vi certe trovas vinagrujon sur la manĝotablo kaj telereton antaŭ vi por teni vinagron.

Aŭskultinte parolon de sinjoro Zhao Mingshan, Shanxi-ano kun pli ol 50 jaroj, vi komprenos kiel profunde amas vinagron la Shanxi-anoj:

"Vinagro estas tre bona kondimento, apetoveka kaj refreŝiga. Rilate al manĝaĵoj mi preferas vinagron al salo. Kun vinagro ĉiuj manĝaĵoj fariĝas frandaĵoj. Eĉ vespere mi prenas iom da vinagro antaŭ enlitiĝo. Oni nomas min vinagrujo. Miaopinie tio ja estas tre figura."

Laŭ antikva dokumento prauloj de Shanxi-anoj komencis fari vinagron antaŭ pli ol 3 000 jaroj. Nun ankoraŭ multaj familioj de la provinco mem faras vinagron. Se oni vizitas forajn vilaĝojn de la provinco somere, oni povas vidi vazegojn starantajn antaŭ loĝdomoj de vilaĝanoj sub la arda suno, uzatajn por fermentigi vinagron.

Shanxi-anoj ne nur amas vinagron, sed ankaŭ trovis multajn utilecojn de la vinagro, ekzemple ĝi povas moligi sangovazon, malpliigi sangan grason kaj preventi arteriosklerozon. Ovo trempita en vinagro utilas preventi aŭ kuraci arteriosklerozon, hipertension, ostecan hiperplazion, sukeran diabeton, reŭmatismon, sendormecon kaj tiel plu. Iuj medicinaĵoj kun vinagra ingredienco utilas kreskigi kapharojn, beligi kaj sveltigi, ĉar vinagro entenas, krom granda kvanto da acido, ankaŭ kalcion, feron, laktan acidon, glicerinon, aminan acidon kaj similajn, favorajn al la homa sano.

Sekve de tio ke oni havas pli kaj pli multajn sciojn pri vinagro, la vinagraj produktistoj de la provinco Shanxi elfaris sanigan vinagron, tonikan vinagron kaj diversajn vinagrajn trinkaĵojn, kiuj estas tre debitaj en kaj ekster Ĉinio. Nun la vinagro de la provinco Shanxi estas eksportita al Aŭstralio, Kanado, Singapuro, Korea Respubliko, Usono kaj aliaj entute dekkelkaj landoj.