• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-18 15:50:27    
(foto)La kvin plej belaj kvartaloj de Ĉinio<3>

cri

Domo de Ĝenelara Administracio

 

Historia kvartalo de Aomen

En la meza periodo de la 16-a jarcento, la registaro de Ming-dinastio dividis distrikton sudokcidente de Aomen-duoninsulo por la fremdlandaj komercistoj, ĉefe de portugaloj, loĝi kaj fari komercadon. Pro tio, Aomen fariĝis la ĉefa ekstera haveno de Ĉinio antaŭ la 19-a jarcento kaj ĝi ankaŭ estas la grava haveno internacia de aziaj landoj. Prospera komercado altiris homojn el diversaj landoj kaj poste la internacia urbo, kunloĝiganta eŭropanojn, azianojn, afrikanojn kaj amerikanojn, naskiĝis. La portugaloj nomas la urbon, ĉirkaŭata de urbmurego, urbo laŭ sankta nomo de Dio. La hodiaŭa historia kvartalo de Aomen estas ĝia centro.

La historia kvartalo de Aomen estas la plej antikva, plej granda, plej komplete konservita kaj la plej kuncentra konstruaro, en kiu kunekzistas orienta kaj okcidenta stiloj en Ĉinio. Ĝi atestis la 400-jaran historion de Aomen pri kultura interŝanĝo kaj kunekzisto de pluraj rasoj. Ja pro la kunfandiĝo de ĉina kaj okcidenta kulturoj, grandpartaj konstruaĵoj en la kvartalo havas kombinan stilon de Ĉinio kaj la okcidentaj landoj. Ĝis nun la grandpartaj konstruaĵoj en la kvartalo rezervas la ordinaran funkcion.

Arkaĵo de Sandaba

En la 15-a de julio, 2005, la 29-a kunveno de Monda Heredaĵa Komisiono de la Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo de UN jam decidis preni la historian kvartalon de Aomen kiel mondan heredaĵon kaj ĝin skribis en la Nomlisto de Mondaj Heredaĵoj. La historia konstruaĵaro fariĝis la 31-a monda heredaĵo de Ĉinio. Ĝi prenas la malnovan kvartalon de Aomen kiel la centron kaj kunligas la najbaran placon kaj stratojn kaj en ĝi troviĝas pli ol 20 antikvaj konstruaĵoj.

En la pli ol 400-jara historio, ĉinoj kaj portugaloj kune konstruis diferencajn vivregionojn en la historia kvartalo. La vivregionoj ne nur montras la dulandan konstruan stilon, sed ankaŭ elmontras la kunfandiĝon kaj respekton de la dulandaj homoj pri diferenca religio, kulturo kaj eĉ la vivkutimo. La plej valora kaj speciala punkto de Aomen ja estas la amikeca, honesta kaj torelema teniĝo, formita de ĉinoj kaj portugaloj.